La sekreta ĝardeno

viernes, agosto 22, 2008

Disvolvi la flugilojn

Pasintmerkrede cent kvindek tri homoj forpasis kaj dek naŭ estis vundataj en la katastrofo okazita en madrida flughaveno, en la ĉefurbo de Hispanio, kie aviadilo flugonta al Granda Kanario (hispana insulo) flagris dum sia dua provo por ekflugi.



Kiam oni aŭskultas tian novaĵon, onia koro haltas subite dum tre longa momento… Kaj kiam ĝi ekbatas denove, ĝi frapas ĉe ripoj preskaŭ dolore.

Mi memoras tiun kantaĵon, kiu diras:
“Mi volus havi por vivi okdek kromajn jarojn: kvardek por trompiĝi kaj kvardek por suferi elreviĝojn…
Hodiaŭ mi volas reiri malantaŭen, sed mi ne povas: por doni tiujn kisojn, kiujn ankoraŭ mi ŝuldas…
Hodiaŭ mi volas, ke ĝin sciu ĉiuj homoj. Mi krios ĝin, mi ne kaŝos min. Homoj sciu, ke la vivo estas mallonga…”
(El Puchero del Hortelano).

Mi ne diros, ke mi esperas ke ĉiuj ili estu en plibona loko, en la Ĉielo de Dio… Ĉar estas maljusta tia morto, neniu dio rajtas mortigi tielmaniere siajn proprajn kreaĵojn. Eble ili estas nun ĉe la brilantaj ĝardenoj en la Insulo de Pomoj, kuracante siajn vundojn. Oni scias nenion.

Do, mi nur povas diri: porĉiame la serenaj plaĝoj kaj la neĝaj montpintoj de Granda Kanario atendos ĉiujn vin…





jueves, agosto 21, 2008

Vekiĝo




De ĉiuj aferoj en la mondo,
de ĉiu respektegata,
la ununura afero kiun mi volas…
De ĉiu bela afero,
de trezoroj kaj mirindaĵoj;
la ununura afero kiun mi volas estas
povi rigardi min surspegule ĉiumatene
kaj vidi, ke mi estas pura kaj kristala
kiel la malvarmeta akvo…






Fragmento de "De todas las cosas",
kantaĵo de El Puchero del Hortelano


Etiquetas: ,

sábado, julio 19, 2008

Sensukcese denove!

Mi denove provis prepari kuskuson kun vegetaĵoj, ĉi-foje por doni ĝin al mia patrino. Mi bolkuiris maizon, brokolon, karotojn, pizojn kaj fabojn por poste spici ilin per kurkumo kaj mento.

Sed unufoje pli la tritika semolo ne bongustis! Mi legis ie, ke por ĉiu glaso da semolo, oni ekboligas unu glason kaj duono aŭ eĉ du glasojn da akvo. Sed mi pensas, ke la problemo fakte estas tro multe da akvo. Mi ne tute scias, kion mi malĝuste faras, sed venontfoje mi provos uzi malpli da akvo…

Aliflanke, mi skribis “mento”-n ("menta" hispanlingve) ĉi-supre, sed mi ne parolis pri tiu ĉi:




“Hierbabuena” estas la hispana nomo de tio, kion mi uzis por spici la vegetaĵojn. Mi tute ne scias kiel nomi ĝin esperante:


Etiquetas:

martes, julio 08, 2008

Kio mi estas?



Kaj vi ĉiam diras, ke mi estas animo de l' Avern'.
Mi devos pravigi vin, eble tio estas la ver'.



-El último de la fila-
"Aviones plateados (arĝentkoloraj aviadiloj)"

Etiquetas: ,

jueves, abril 24, 2008

La fontano

La steloj desegnas vojojn sur la nokta ĉielo
dum la suspiroj elfluas el fontano de palaco.
Sonĝoj batas en via tremanta brusto
dum la luno pentras arĝentajn havenojn trans la maro.

Ĉevaloj faldas siajn perlamotajn flugilojn
kaj rigardas landlimojn,
trinkas sunradiojn tra la branĉaro de alia ĝardeno,
sub aliaj matenruĝaj nuboj.

La fontano kantas ankoraŭ
sub blankaj floretoj de sama mirto,
ĉu vi memoras vesperiĝojn ĉe palaco?

Ĉu vi aŭdis ie pli belkantantan akvon
sub la serena aŭroro de printempo?

Ĉu vi premis iam pli dolĉan kison
sur alian vangon?

Kial vi sonĝas pri
marbordoj de smeraldaj insuloj
dum la lunarko rebrilas
en orkoloraj kupoloj?

Eĥoj de forgesitaj voĉoj
resonas en antikvaj koridoroj
dum sur viaj fingroj nur restas
polveto el flugiloj de nokta papilio.

Ĉu vi memoras,
kiel miaj manoj fariĝis kolombinoj
por danci la kanton de la fontano
dum vi zumis por mi la melodion
de fluanta akvo en la dormanta ŝtono?

Mia kaptuko falis
kaj la vento malkombis mian hararon
dum vi min ne rigardis,
dum vi sonĝis pri rajdi flugilan ĉevalon
al krepuska montaro.

Noktuoj ululis al mortanta suno
ŝvebanta super reverdiĝanta kamparo
dum viaj manoj fariĝis mevoj
serĉantaj brunan sablon de aliaj plaĝoj.

Ĉu vi memoras ankoraŭ
la akvo-kanton de fontano
inter florantaj mirtoj printempe?

Ĉu vi memoras
la ĝardenojn de palaco?

Tie, kie iam vi sonĝis
pri foraj marbordoj de verdaj insuloj.

Tie, kie la sonĝo
sin miksas kun maldormo.

Tie, kie la fontano daŭre kantas…



Fotaĵo trovita ĉi tie
pri "la Palaco de Mondragono", en Arundo.


Etiquetas:

domingo, marzo 09, 2008

Akvo

Mi volus levi miajn manojn al la ĉielo
kaj preni tiujn stelojn,
kiuj baniĝas en la maro de viaj okuloj.

Mi volus fariĝi akvo, dolĉa kaj eterna,
el tiuj sovaĝaj riveroj,
kiuj serĉas la serenan tajdon de via animo.

Mi volus montri al vi mian nudan koron
nudigante mian korpon,
mergiĝante en la lagon de viaj deziroj.

Plaĝo, mi volus esti.
Tiu plaĝo de la longaj noktoj,
de sablo lekata far la ŝaŭmo de viaj ondoj.

Sala akvo de viaj larmoj,
etaj larmoj de sopiranta anĝelo.
La nuboj reflektataj sur miaj akvoj
estas la flugiloj de via dorso.

Fore de la tempo,
pluvo ne atingos vin.



Etiquetas:

domingo, diciembre 16, 2007

Maskina Fatima...

Pasintan vendredon iu diris al mi:
“Ĉu vi volos iri kun mi en drinkejon je la venonta mardo nokte?”
Kaj mi respondis:
“Mi ne povos. Mi devas resti hejme por studadi, ĉar venontan semajnon mi trapasos du ekzamenojn.”
“Ho! Maskina, maskina Fatima…”

Poste mi serĉis signifon de tiu vorto en la Interreto kaj ĝi aperis kiel nomo de deserto en la araba kuirarto… Min plaĉus pensi, ke iu opinias ke mi estas sufiĉe dolĉa por esti manĝebla, sed verŝajne mi ne skribis ĝuste tiun vorton, kies vera signifo estas io simila al “kompatinda”.
Do, mi ne estas kiel dolĉaĵo, sed kompatinda. Povra Fátima!

Ĉiukaze mi ŝatas tiun vorton kaj ekde ĉi-momento mi diros ĝin al mia ses-jara nevino por trankviligi ŝin kiam ŝi ekploros, anstataŭ diri "pobrecita" (tio estas, "povrulineto"). Ĉar ŝi estos kompatinda, sed ankaŭ ŝi estas ĉiam manĝinda kiel araba deserto. Maskina, maskina Ali!

Etiquetas: