La sekreta ĝardeno

jueves, abril 24, 2008

La fontano

La steloj desegnas vojojn sur la nokta ĉielo
dum la suspiroj elfluas el fontano de palaco.
Sonĝoj batas en via tremanta brusto
dum la luno pentras arĝentajn havenojn trans la maro.

Ĉevaloj faldas siajn perlamotajn flugilojn
kaj rigardas landlimojn,
trinkas sunradiojn tra la branĉaro de alia ĝardeno,
sub aliaj matenruĝaj nuboj.

La fontano kantas ankoraŭ
sub blankaj floretoj de sama mirto,
ĉu vi memoras vesperiĝojn ĉe palaco?

Ĉu vi aŭdis ie pli belkantantan akvon
sub la serena aŭroro de printempo?

Ĉu vi premis iam pli dolĉan kison
sur alian vangon?

Kial vi sonĝas pri
marbordoj de smeraldaj insuloj
dum la lunarko rebrilas
en orkoloraj kupoloj?

Eĥoj de forgesitaj voĉoj
resonas en antikvaj koridoroj
dum sur viaj fingroj nur restas
polveto el flugiloj de nokta papilio.

Ĉu vi memoras,
kiel miaj manoj fariĝis kolombinoj
por danci la kanton de la fontano
dum vi zumis por mi la melodion
de fluanta akvo en la dormanta ŝtono?

Mia kaptuko falis
kaj la vento malkombis mian hararon
dum vi min ne rigardis,
dum vi sonĝis pri rajdi flugilan ĉevalon
al krepuska montaro.

Noktuoj ululis al mortanta suno
ŝvebanta super reverdiĝanta kamparo
dum viaj manoj fariĝis mevoj
serĉantaj brunan sablon de aliaj plaĝoj.

Ĉu vi memoras ankoraŭ
la akvo-kanton de fontano
inter florantaj mirtoj printempe?

Ĉu vi memoras
la ĝardenojn de palaco?

Tie, kie iam vi sonĝis
pri foraj marbordoj de verdaj insuloj.

Tie, kie la sonĝo
sin miksas kun maldormo.

Tie, kie la fontano daŭre kantas…



Fotaĵo trovita ĉi tie
pri "la Palaco de Mondragono", en Arundo.


Etiquetas: