La sekreta ĝardeno

jueves, julio 19, 2007

Romeo kaj Julieta


"Romeo and Juliet", far Sir Frank Dicksee (1853-1928)


La teatraĵo “Romeo kaj Julieta”, de Vilhelmo Ŝekspiro, estas unu el la plej famkonataj tragediaj amrakontoj. Dum jarcentoj, ĝi estas adaptita en multajn aliajn verkaĵojn, por opero, baleto, kino…



Mi spektis plurajn filmversiojn de ĉi tiu klasikaĵo, sed neniu el ili tute plaĉis min post legi la originan verkaĵon de Ŝekspiro. Mi opinias, ke je la filmoj la roloj de ambaŭ geamantoj (sed precipe tiu de Romeo) ne bone prenas la esencon de la teatraĵo.

Unue, la aktoroj rolantaj Romeon kaj Julietan kutime estas pli aĝaj ol la roluloj de la ŝekspira verkaĵo. Tie oni rimarkigas, ke Julieta ankoraŭ ne aĝas 14 jarojn kaj en la filmoj la aktorino ofte estas pli ol 20-jaraĝa junulino.


Versio de George Cukor, jaro 1936


Due, perfilme oni prezentas al ni Romeon kiel decidema, serioza viro. Sed li estis ankaŭ knabo. Tion montras al ni Ŝekspiro ekzemple dum tia okazaĵo, kiam Romeo ploras kiel infano post la anonco de sia ekzilo.

Finfine mi trovis filmversion, kiu vere plaĉis min tiurilate. Ĝi estas reĝisorita de Franco Zeffirelli, de la jaro 1968.




La kialoj, ke ĝi estas mia plej ŝatata el la filmversioj, estas la jenaj:

Unue: ambaŭ ĉefaj aktoroj estas ĝuste junaj. Aĝis ŝi 15 kaj li 17 jarojn.


Olivia Hussey kaj Leonard Whiting


Due: Romeo kondutas kiel naiva knabo kaj ne kiel plenkreska viro. Li ploras, plendas kaj timas… kaj multe ridetas! Mi rimarkis je aliaj filmoj, ke Romeo sin prezentis kiel serioza viro. Ĉi tie li estas juna, ridema kaj gaja.

Trie: ili enamiĝas en siajn belaspektojn. Onidire Ŝekspiro ne volis skribi teatraĵon pri profunda amo, de plenkreskuloj, sed pri la unua amo stultiganta nespertajn knabojn. Tion montras la monaĥo kiam diras al Romeo pri lia subita enamiĝo en Julietan: “La amo de junuloj ne loĝas en iliaj koroj, sed en iliaj okuloj!”.

Krome je ĉi tiu filmo okazas la plej bela sceno, kiun mi spektis, pri la maskofesto ĉe Kapuleto, kiam la geamantoj vidas unu la alian unuafoje. Dum trobadoro kantas milde per la ĉefa melodio, ili kisas sin permane kaj perlipe… “What is a youth? Impetuous fire…



Tio estas alia el la plibonaj aferoj de la filmo: ĝia muziko. Ĝi estis komponata de Nino Rota kaj akompanas kortuŝe la scenojn de la rankonto.

Spektinda filmo, certe!


PS: Kaj mi ĉiam ploretas dum la sinmortigado de Romeo, ho ve!


Etiquetas:

lunes, julio 16, 2007

Malkovru Amerikon!

La pasintan 4-an de julio, merkrede, mi vojaĝis al Onubo por ĉeesti la 66an Hispanan kaj 12an Andaluzian Kongreson de Esperanto. En la busa stacidomo de Malago mi renkontis kelkajn malagajn esperantistojn por trajnveturi kune: Reseton, la antaŭan prezidanton de la malaga e-asocio kaj la genian muzikiston Solotronik. Ho, kaj poste, en la trajna stacidomo de Seviljo, ni renkontis ankaŭ alian esperantistan arundanon.

En Onubo mi restis kaj tranoktis en porjunulara gastejo ĝis la dimanĉo, kiam mi revenis hejmen kune kun la aliaj.

Dum la kongresaj tagoj, ni busveturis ĉiutage al la kongresejo troviĝinta en proksima vilaĝo, Palos de la Frontera. Ĉe tiu ŝiphaveno Kristoforo Kolumbo enŝipiĝis por forveturi en serĉado de nova ŝipvojo por atingi Baraton… Nu, vi jam scias la finon de tiu rankonto, ĉu ne?

Kantaĵo de Los Puntos, malnova andaluzia muzikgrupo, diras tiurilate: “Tiamaniere estis kiel Ameriko naskiĝis, de Fernando kaj de Isabel, kaj de mia hispana popolo.” Hehe… Ĝi estas tre naiva kantaĵo por veki nian fierecon pri nia patrujo, do neniu amerikano koleriĝu bonvole. La kantaĵo daŭrigas: “Tiamaniere estis kiel Kolumbo eltrovis aliajn regionojn, kaj alian sunon, kaj aliajn animojn por Dio”. Haha!

Fakte, kiam la grupo de la kongreso iris por viziti la kopiaĵojn de la tri unuaj hispanaj ŝipoj, kiuj atingis amerikan marbordon, dum Reseto kaj mi fotis kelkajn pejzaĝojn, ni ambaŭ trovis mesaĝon skribitan surmure, kiu diris: “indiana liberigado”. Ni kompreneble ne atendis tian aferon dum nia vizitado, do ni entuziasmiĝis kaj tuj ekkriis: “Bonege!". Jes ja, li fotis min apud la mura skribaĵo dum mi levis mian pugnon en nekonfuzebla gesto… ĉu?

Ho, ni ambaŭ estas tre fotemaj, do ni ankaŭ fotis unu la alian dum ni pozis “kolumban geston”…





“Kiu estas la ĝusta vojo al Ameriko?”, ni ŝerceme demandis reciproke dum ni serĉis Okcidenton pere de la pozicio de la suno surĉiele. Sed ni ne samopiniis tiurilate, tion la fotaĵoj montras...





Por ne malrapidigu ĉi tiun blogon, mi alŝutis kelkajn aliajn fotaĵojn de la pasinta kongreso al la retpaĝaro de amikumu.com


Etiquetas: ,

domingo, julio 15, 2007

Mi revenis!

Finfine mi revenis en mian blogon! Ĉu iu rimarkis, ke mi malaperis dum longa tempo? Nu, ĉi-foje mi tute ne kulpas pro tio.

Mi rakontos la kialon: antaŭ pluraj semajnoj mia komputilo subite decidis, ke ĝi ne emis daŭre labori kaj do, paneis… Mi provis malsukcese ripari ĝin, sed kompreneble miaj agoj estis tute mallertaj kaj mi devis telefoni mian fraton (komputisto, sed loĝanta en alia vilaĝo), kiu poste telefonis sian amikon. Li venis kaj forportis mian komputilon por ke ĝin vidi riparisto.

Mi atendadis dum longaj tagoj, unu post alia, kaj fine la amiko de mia frato revenis ĉe min kun mia neriparita komputilo. Mi atendis kelkajn tagojn plu ĝis tiam, kiam mia frato telefonis al mi por diri, ke li sciis manieron por ripari la paneon… Bona afero! Do, tiu amiko de mia frato denove revenis (kompatinda!) kaj dum tuta vespero laboris ĉe mia komputilo por finfine ripari ĝin.

Nun ĝi funkcias multe pli malrapide ol antaŭe, sed almenaŭ funkcias ree.


Etiquetas:

Miaj vunditaj piedoj somere

Kio okazas kiam oni surmetas novajn porsomerajn sandalojn sur oniajn piedojn, kies haŭto ankoraŭ estas mola post longa uzado de porvintraj ŝuoj?

Jen la respondo…



Etiquetas: ,