La sekreta ĝardeno

jueves, mayo 10, 2007

Malfermita pordo al Esperanto

Pasintlunde ni finigis trimonatan esperanto-kurson, kiu okazis ĉe la Junulara Domo de Arundo, kaj hieraŭ ni partoprenis en aranĝo de malfermitaj pordoj pri kelkaj kulturaj kursoj.



Tie, en la ĉefa promenejo de aleo, ni montris librojn donacitajn de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo kaj kelkajn interesajn afiŝojn pri la internacia lingvo.


Rimarkinda afero estis tiu, ke sinjorino proksimiĝis al nia tablo kaj interesiĝis pri la pasinta kurso, ĉar ŝia patro estis esperantisto kaj fakte ŝi ankoraŭ memoris kelkajn e-vortojn instruitajn de li. Ŝi demandis pri la instruisto, tiu estas mi, sed bedaŭrinde mi tiumomente ne ĉeestis, ĉar mia alveno prokrastis duonhoron.


Kelkaj personoj interesiĝis ankaŭ pri venonta kurso, sed dum la venonta akademia jaro mi intencas iri al Universitata Lernejo de Ĥerezo aŭ al Universitato de Granado por daŭre studi pri mia fako, do mi ne restos ĉi tie. Tio signifas, ke ni devas unue serĉi novan instruiston por la ebla kurso... Ĉu iu arundano kuraĝas?



Karegaj lernantoj, ĝis!


domingo, mayo 06, 2007

Vojo

Miaj piedoj lacas,
dum la samaj steloj
lumigas malsaman vojon.

Eble la horo alvenis
kaj tion mi ne rimarkis.

Hejmo silenta kaj amema
atendas mian revenon,
sed mi ne kutimas memori pri tio.

Nuboj subitaj kaj karmezinaj
pentras la aŭroron per matenaj ventoj.

Mi ne rigardos malantaŭen,
kvankam miaj okuloj sopiras blankajn murojn,
tiujn fenestrojn vestatajn per rosmarenoj.

Kredu, ke mi revenos, kara.
Mi kredis, ke mi forirus
kaj nun miaj piedoj desegnas vojojn
sub ĉielo de karmezinaj nuboj.

Eble la tempo alvenis,
dum la steloj daŭre lumigas
kamparojn kaj nekonatajn vilaĝojn.

Hejmo vokas min, milde, mallaŭte,
per miaj sonĝoj kaj maldormo.

Vi kredis, ke vi forirus –ĝi diras-,
kaj nun viaj piedoj desegnas vojojn
sub karmezina suno de ĉielbluaj ventoj.

Morgaŭ mi restos ĉi tie,
mi atendas ankoraŭ.

Eble momento alvenis –mi respondas-.
Sed miaj piedoj senĉese serĉas novajn vojojn
sub malkvietaj papilioj de karmezinaj flugiloj.

Kie mi troviĝos morgaŭ?
Eble alvenis la horo de la reveno...