La sekreta ĝardeno

domingo, abril 29, 2007

A Vava Inouva

Delonge mi ŝatas serĉi alilingvajn kantaĵojn de kulturoj, kiujn mi bedaŭrinde ne konas. Poste mi penas trovi ie tradukon de la originala teksto en lingvon, kiun mi povas pli-malpli kompreni, kiel angla aŭ franca.

Fakte, dum mi skribas ĉi tiun blogaĵon, mi aŭskultas belegan, mildan kantaĵon kabilalingve de Idir, berbera kantisto de norda Alĝerio. Ĝi nomiĝas “A Vava Inouva” kaj ĝia rekantaĵo dolĉeme diras per du malsamaj voĉoj, virina kaj malina:

Txilek elli yi n taburt a Vava Inouva.
Ccencen tizebgatin-im a yelli Ghriba.
Ugadegh lwahc elghaba a Vava Inouva.
Ugadegh ula d nekkini a yelli Ghriba.


Enesperantigante la francalingvan tradukon, la teksto eble signifas ion similan al la jena:

"Mi petas vin, malfermu la pordon, patro Inouva.
Tintigu viajn braceletojn, filino Ghriba.
Mi timas la ogron de la arbaro, patro Inouva.
Mi ankaŭ timas ĝin, filino Ghriba."


Tiel ŝajnas, ke mi estas iomete pli proksime de tiuj popoloj nekonataj de mi... Preskaŭ ŝajnas, ke mi povus sukcesi kompreni iam...



Surbilde Idir kaj Djura, berberaj kantistoj


sábado, abril 28, 2007

Ribelema krio

Dum mi sidas ĉe la komputilo, mi kutimas aŭskulti muzikaĵojn. Nun sonas "Rebel yell" ("ribelema krio" esperante), kantaĵo de Billy Idol.

"Je noktomeza horo ŝi kriis: pli, pli, pli..."

Klasikaĵo!


jueves, abril 26, 2007

Pri fantomoj

Ĉu vi iam demandis al vi pri kiom da religioj kredas oficiale je la ekzistado de fantomoj? Eble ne. Kial jes?

Mi nur povas paroli pri katolikismo, ĉar mi naskiĝis kaj estis edukata ene de katolika familio. Cetere, tradicie oni diras, ke andaluzoj (loĝantoj de la plej suda regiono de Hispanio) estas tre pasiaj religiemaj. Nu, mia familio estas tre andaluza. Sed, kion diras la kateĥismo pri fantomoj? Nenion.

Kiam korpo mortas, kristana animo atingos Orajn Pordojn de Ĉielo kaj pekulo konsumiĝos porĉiame meze de la inferaj fajroj. Se la mortinto estis bona kristano, sed pekis foje, ne grave, kaj ne petis dian pardonon je sia morthoro (tiamaniere, li iros en la Ĉielon), li restos en Purgatorio ĝis tiam, kiam liaj pekoj estos pardonataj dankon al la preĝoj de familianoj.

Temo pri beboj estas fiŝo de alia rivero... Ĉiam ekzistis loko por animo de beboj, kiuj ne ricevis la sakramenton de bapto antaŭ morti. Ili ne povis ripozi en Ĉielo, ĉar iliaj animoj estis malpurigitaj de la Origina Peko. Do, ili iris en Limbon. Sed subite, nun Limbo ne plu ekzistas por la katolika kredo, nuna Papo decidis tion. Bone... kien iras la beboj do? Kio okazas pri la Origina Peko? Pa!

Ŝajnas, ke katolikoj ne kredas je fantomoj, ĉu? Nu, jes! Tiam, kiam subita venteto karesas nian nukon kvankam la fenestron ni mem fermis, kiam serenaj paŝoj sonas klare ene de malplena ĉambro, kiam pordo malfermiĝas kaj neniu aperas... Kiu tiam ne kredas iomete je fantomoj? Haha... Mi ne, sed mi ne estas katolika ;-P




miércoles, abril 25, 2007

Printempa heroldo



La unuaj fortaj floroj de mia rosmareno malfermiĝas milde sub la printempa suno, sub la lastaj pluvoj...


Neatendita kantisto




Ĉi-matene, kiam mi rigardis tra la fenestro de mia dormoĉambro, mi trovis ĉi tiun etan merlon meze de la floranta ĝardeno. Ĝi serene ĝoje kantis al la printempo...


lunes, abril 16, 2007

Ventrodanco

Antaŭ kelkaj semajnoj mi komencis lerni ventrodancon.
Mi opinias, ke tiu ĉi danca stilo devus esti praktikata de ĉiu virino iam dum ŝia vivo.
Virinoj, kiuj dum jarmiloj kovris siajn inajn kurbojn kun kontraŭvola pudoro, dum la danco forgesas antaŭjuĝojn kaj permesas al siaj korpoj sekvi la muzikon de darbukoj per liberaj movoj.
Brusto, talio, koksoj, partoj de la korpo, kiujn ni lernis kaŝi... Nun ni perdas honton pro montri nian forgesitan virinecon, nian naturan volupton.



P.S: Mi ne tondis mian vizaĝon sur la fotaĵo, ĝi estas tiel ;-)