La sekreta ĝardeno

jueves, enero 25, 2007

Viaj manoj estas malvarmaj



Hodiaŭ komencis neĝi dum mi studis por mia venonta ekzameno pri Socia Psikologio.
Mi estis en la antikva dormoĉambro de mia frato, kie nun mi restas por studi.



Mi malfermis la fenestron kaj etendis miajn brakojn al la neĝeroj, kiuj mole falis sur miajn fingrojn, frostigante miajn manojn senprokraste.

Serio da kantaĵoj estis programata en la komputilo por soni per loteca ordo, kaj tiam komenciĝis muzikaĵo, kies titolo estas "Your hands are cold" ("Viaj manoj estas malvarmaj", elangligite). Mi ekridis: ŝajnis, ke mi ricevis ĉarman mesaĝon ;-)


Etiquetas: ,

miércoles, enero 17, 2007

Bridget kontraŭ Lizzy

Ŝajnas, ke “Taglibro de Bridget Jones” –“Bridget Jones’s Diary”-, verkaĵo de Helen Fielding, estas moderna kaj tre, tre libera versio de klasika rakonto de Jane Austen, “Fiereco kaj antaŭjuĝemo” – “Pride & Prejudice”- (unua versio de 1797, publikigita fine je 1813).



Mi legis la romanon de Austen unuafoje kiam mi aĝis 15 aŭ 16 jarojn. Tiam, kompreneble kaj neeviteble, mi enamiĝis en la viran ĉefrolulon, S-ro Darcy.
Aliaflanke, mi ne legis la verkaĵon de Fielding, sed spektis la samnomatan filmon (reĝisorita de Sharon Maguire, je 2001).



Ĉi tie la ĉefrolulino estas Bridget Jones (Renée Zellweger) kaj oni supozas, ke ŝi estas la “Elizabeth Bennet” de Austen.
Oni vendis ŝin al ni, kiel 21-a jarcenta virino, sekse liberema, loĝantino de brita urbego, laborantino, emancipita kaj nedependanta, ktp...
Kvankam oni tuj komprenas, ke ŝi estas stulta junulino kun infana menso, kiu nur povas pensi pri sia fizika aspekto kaj pri tiu maniero per kiu “ĉasi” viron por edziniĝi.

Jen ni povas vidi, ke moderna Bridget tute ne similas al eterna Lizzy Bennet.
Lizzy vivas en 19-a, preskaŭ 18-a, jarcenta socio, meze de kamparo, proksime de malgranda vilaĝo de Anglio. Dum ŝiaj plej junaj fratinoj agas kiel "modernega" Bridget, Elizabeth Bennet pensas pere de si mem kaj ne timas diri siajn pensaĵojn aŭ fari kion ŝi kredas ĝusta.
Je paternalisma tempo, kie la virinoj devas rigardi trans la fenestrojn, inter tasoj da teo kaj klaĉaĵoj, Lizzy ne submetiĝas al socio kaj decideme kontraŭdiras ĉiujn, krom sian koron.

Ankaŭ en la filmo aperas Darcy (Colin Firth) kaj rolulo iom simila al S-ro Wickham, mi supozas. Ĝi estas la rolulo de Daniel Cleaver (Hugh Grant), la ĉefo de Bridget.

Nu, mi spektis tiun filmon du aŭ tri fojojn. Kompreneble ne pro Renée Zellweger (kiam ŝi grimacas tute stulte, mi dezirus frapi mian kapon sur la muron... aŭ plibone frapi la ŝian!). Ankaŭ ne pro Hugh Grant, mi neniam scias ĉu li ludas aŭ estas tiel...

Mi spektas ĝin nur pro Colin Firth, en la rolulo de Mark Darcy.



Mi devas konfesi, ke tiu angla aktoro estas mia persona malfortaĵo; do mi opinias, ke li estas tute ĉarma en sia rolulo. Mi ne povas imagi alian "Darcy"-n pli ĝusta kaj kun pli intensa rigardo...


Viro diris, ke "Taglibro de Bridget Jones" estas bona verkaĵo por viroj, kiuj pere de ĝi povos kompreni iom da virina menso...
Ho, damne! Se mi iam, iel, pensas iomete simile al fraŭlino Jones, bonvole oferu min al dio de iu religio!


Etiquetas: