La sekreta ĝardeno

sábado, octubre 28, 2006

Travivaĵo kiel somera volontulino



Ĉi-julie mi iris en nacian laborkampon de Andaluzio kiel volontulino kaj restis tie dum du semajnoj kun aliaj junuloj de multaj lokoj de Hispanio: Madrido, Eŭskio, Galegio, Katalunio, Murcio, Valencio, Kastilio kaj Leono, Kastilio-Manĉo, Andaluzio, krom enmigrinto de Maroko.




La volontuloj helpis konstrui bedon por legomĝardeno, do ni devis serĉi taŭgajn ŝtonojn en seka fluejo de rivero por levi muron, pretigi la teron, ktp. Ni faris ĉion laŭ la nazaria stilo, ĉar tiu projekto temis fakte pri konstrui meze de kamparo nazarian vilaĝon por montri al la vizitontoj la vivmanieron de nazarioj, antikva popolo vivinta en Andaluzio dum la epoko de araba okupado.



Kaj jen la rezulto!





Nu, ĉi-supre nia labora horaro kaj normoj de la kampadejo, kie ni loĝis.







Ni vizitis interesajn pejzaĝojn, ĉu?




Bedaŭrinde, dum nia restado en la kampadejo, grava incendio ekbrulis sur la proksimaj montetoj, varmigante la ĉirkaŭan aeron.





Malgraŭ la varma vetero vespere, la rivera akvo frostis proksime de la groto kaj mi nur kuraĝis enmeti miajn piedojn en ĝin!






La plej bona afero de tia travivaĵo estis kompreneble ekkoni multajn amikindajn, belegajn homojn. Mi neniam forgesos miajn dormoĉambrajn kunulinojn, nek tiu bonkora junulino de eŭska vilaĝo, tiu simpatia junulo de Kuenko, tiu volanta esti la unua hispana kosmonaŭtino (bonŝancon!), ktp...
Mi kore dankas al ĉiuj,
ĉar kune kun ili mi travivis belegajn momentojn!


lunes, octubre 09, 2006

Sonĝo

La falintaj folioj de aŭtuno
kovras tiujn vojojn,
kiuj kondukas en hejmon.
Subitaj nuboj disverŝas sian pluvon
sur la dormanta montaro.

La silentaj noktoj eklumigas etajn stelojn,
pendantajn kandelojn
por atendintoj kaj malesperantoj.

La malproksima horizonto similas
al la kurvo de viaj lipoj dum vanta rideto.
La hirundoj supre ŝajnas al mi
diaj portantoj de kompato.

Alvenas la frua matenruĝo,
la ĉielo estingas siajn kandelojn tremante.
Ĉio restas sen vi
kaj mi restas sen ĉio.

Neniu frapas je mia pordo dum la unua neĝado.
Frosto detruas ĉiun floron ĉe mia ĝardeno.
Vi restos sen mi
kaj sen ni restos ĉio.

Sur miaj vangoj,
sama vento karesas miajn larmojn,
sed ne plu la viajn.
Viaj vagantaj fingroj
ne plu vojaĝos en mia haŭto.

Dio dormas
kaj ni estas ĝia nura sonĝo.
Ni dormu, do.
Ni sonĝos aliajn realecojn.

La falintaj folioj de aŭtuno
kovras viajn malnovajn piedsignojn
sur tiuj vojoj, kiuj kondukas en hejmon.

Nokto silenta kaj trista,
ne ekbruligu viajn kandelojn,
lasu min mallume,
ĉar mi nudas anime kaj korpe.





jueves, octubre 05, 2006

Silento

Anĝeloj de la Gvatoturo
kaj demonoj de la profundaj abismoj,
kie kuŝas la dormanta dio?

Sunlumo sur la kamparo
kaj plenluno super la malplenaj balkonoj,
kial la vojoj ne revenigas lin?

Princinoj de infanfabeloj
kaj feinoj de la arbaroj,
kiu kiso ĉesigas la ŝtonan dormon?

Fajrejoj de vintro
kaj akvo de riveretoj,
kia espero karesas mian koron?

Altaj nuboj
kaj ŝvebanta neĝero,
kiam defalos alia stelo?

Tremanta branĉaro
kaj birdoj de krepusko,
kies plendo tio ĉi estas?

Silentaj preĝejoj
kaj statuoj pri sanktuloj,
kiel atingi pardonon?

Pluvo survange
kaj piedsignoj sursable,
kiom mi povas atendi?

Dezerto de ruĝaj dunoj
kaj montoj de eterna nebulo,
kio estas ĉi silento?



Pentraĵo de J.W. Waterhouse