Ho, mi forgesis diri antaŭe,
ke la pansinta 10-a de aŭgusto estis mia 24-a naskiĝtago!
Mi ne estis hejme dum mia naskiĝtago de antaŭ multaj jaroj, ĉar mi kutimas vojaĝi aŭguste en vilaĝon, kie loĝas karega amikino por ferii dum pluraj tagoj aŭ semajnoj. Ĉi tie ni renkontas aliajn junulinojn por iri kune en festivalon, kinejon, eble en plaĝon, ktp.
Nu, ĉi-jare mi veturis je la 11-a, do mi restis hejme dum mia naskiĝtago kaj ekde pluraj semajnoj antaŭe mi ĝenis al mia patrino:
“Panjo, kuiru kukon por mia naskiĝtago.”
“Panjo, ĉu vi kuiros naskiĝtagan kukon por mi?”
“Panjo, kia bongusta estis via kuko, ĉu?”
“Panjo, ĉu vi memoras tiun kukon, kiun vi kuiris dum mia infanaĝo?”
“Panjo, el ĉokolado kaj vanilita-sukero!”
Fine je mia naskiĝtago mia patrino invitis min en kukejon...