La sekreta ĝardeno

jueves, agosto 31, 2006

Belaj pensoj

Kelkaj belaj pensoj por hodiaŭ:

pardono, kompato, frato, mildeco, kiso, ĉielo kun steloj, malproksimaj montoj, pluvo sur vangoj, rideto, rigardo, koro batante, karesaj manoj, floranta kamparo, fajrejo vintre, susurantaj arboj, kandelo en mallumo, lernanta instruisto, vojo, deziroj, humileco, helpanta nekonato, sunradioj tra branĉaro;
amo ĉie, korpe, anime...





Fotaĵo de Mireia Rey



Etiquetas:

Mia nomo tengvare



Ĉu vi scipovas skribi vian nomon per tengvaro?
La tengvaro estas artefarita alfabeto kreita de J.R.R. Tolkien por siaj verkaĵoj kaj tie ĝi estis uzata far pluraj lingvoj de la Mez-Tero, kiel la kvenja kaj la sindarina lingvo (ambaŭ parolitaj de elfoj).
Nu, musklakante ĉi tien, vi povos ŝanĝi latinajn literojn de via nomo en tengvaran alfabeton. Ĉi-supre mi montras mian propran nomon tengvare.
Sentiĝu elfa kiel loĝanto de la Mez-Tero! ;-P



Se mi povus esti...

Se mi povus esti momento,
mi estus kiso.

Se mi povus esti besto,
mi estus papilio.

Se mi povus esti gesto,
mi estus rideto.

Se mi povus esti mito,
mi estus feino.

Se mi povus esti religio,
mi estus viĉo.

Se mi povus esti anĝelo,
mi estus tiu de la kompatemo.

Se mi povus esti sento,
mi estus amo.

Se mi povus esti situacio,
mi estus sereneco.

Se mi povus esti popolo,
mi estus simple homa.

Se mi povus esti floro,
mi estus edelvejso.

Se mi povus esti loko,
mi estus montaro.

Se mi povus esti kantaĵo,
mi estus "Somos" de J.A. Labordeta.

Se mi povus esti muzikaĵo,
mi estus "Under high branches" de Mychael kaj Jeff Danna.

Se mi povus esti poeziaĵo,
mi estus "Antaŭ la malamo" de Miguel Hernández.

Kaj se mi povus esti,
mi estus mi mem...






Etiquetas:

domingo, agosto 20, 2006

Jen mi, denove ;-)

La vojoj daŭre iras antaŭen
sub nuboj kaj steloj,
sed la ekpaŝintaj piedoj
revenas finfine al malproksima hejmo.

J.R.R. Tolkien
"La hobito"




Pentraĵo de J.W. Waterhouse



Etiquetas: