
Benedikto la 16-a vizitis
Valencion, en Hispanio, ĉi-semajnfine. Miloj da homoj, hispanoj kaj eksterlandanoj, ricevis lin ĝoje kaj riĉe: standardoj, kantoj, dancoj, svenoj, kraĉaĵoj sur la
Homajn Rajtojn... Jes, ĉar ili denove parolis pri la graveco de edziĝo inter viro kaj virino kiel ununura maniero de familio.
Bedaŭrinde ili forgesas tiun belegan homan rajton kiu diras “Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj” (unua artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj). Sed ŝajnas, ke la bonaj katolikoj opinias malsame, ĉar la digno de la samseksemuloj ne meritas respekton.
Kaj mi ĉiam kredis, ke
Jesuo el Nazareto parolis pri amo kaj ne pri seksumado! Eble la problemo de tiuj katolikoj estas, ke ili pensas tro multe pri seksumado kaj forgesas la veran signifon de la amo. Ĉar tie estas la ununura diferenco inter samseksemuloj kaj aliseksemuloj: tiu maniero por korpe montri siajn sentojn. La amo estas la sama. Tiu amo, pri kiu tiom parolis Jesuo Kristo.
Aliaflanke mi ĉiam kredis, ke Hispanio estas nereligia ŝtato, sed tio ne ŝajnas vere kiam la nacia televido montris al ni la gereĝojn de la lando inkliniĝante antaŭ la
Papo de la
Romkatolika Eklezio, la plej alta estro en la katolika hierarkio, aŭ kiam la geprincoj kisas humile lian fingringon...