Iam, kiam mi estis 17-jara studentino dum la lasta akademia jaro en gimnazio, je leciono pri Historio de Filozofio, la instruisto parolis pri
Giordano Bruno. Kompreneble mi ne aŭskultis lin, ĉar li ne kutimis diri interesaĵojn. Mi enuis kaj foliumis senpense mian libron, rigardetante la bildojn.
Subite mi surpriziĝis antaŭ neatendita rigardo en unu el la folioj. La malgranda portreto montris seriozan viron, kies vizaĝo aperis sub levita kapuĉo de monaĥa vesto. Liaj okuloj estis apenaŭ videblaj, sed lia rigardo estis decida kaj forta, preskaŭ severa, kvazaŭ li havus ĉiujn la respondojn al la gravaj demandoj de la homaro... kaj tio ne gravus laŭ li.
Giordano Bruno... Mi sentis, kiel se li povus vidi min tra la tempo. Kia stultaĵo! Tamen...
Kelkajn jarojn poste, forgesinte jam delonge la okulojn de
Giordano Bruno, mi meditis pri la vera naturo de Dio dum rigardegis la bluan montaron malproksime, sidante ĉe izola angulo de parko. La vento mumuris inter la branĉaro de la arboj kaj la sunlumo falis sur la kamparo.
Dum mia studado en la mezlernejo, mi estis fervora
katolikino. Ĉiunokte antaŭ ekdormi mi preĝis al Dio Patro, al
Jesuo Kristo kaj al
Virgulino Maria; krucsignis min kaj kisis etan krucon el ligno, kiun la pastro donis al mi pro mia unua
komunio. Mi kutime vizitis la preĝejon, preĝis
Rozarion, legis
Biblion... Kaj atente aŭskultis mian instruistinon pri Katolika Religio.
Sed iom post iom la respondoj oferitaj de la Eklezio ĉesis satigi min kaj mi komencis serĉi miajn proprajn respondojn kaj miajn proprajn demandojn. Kie? Nu, ĉie...
Mi faris tielmaniere dum longa tempo kaj iam, surprizita mi eltrovis alian vizaĝon de Dio. Neniu eklezio, neniu doktrino, montris al mi dum mia tuta vivo kion mi subite kaj sole vidis ĉie, komprenis klare.
Finfine mi trovis la ĝustan demandon, “Kie mi povas renkonti vin, dio?”, kaj interne de mi vekiĝis la respondo, uzante lingvo nekonata de mi, kiun mi tamen komprenis: “Kien vi rigardu per animo-okuloj”. Kaj mi vidis Ĝin, dion, en la vento inter la arboj, en la grizaj nuboj super la montaro, en ies bedaŭro kaj ies rideto, en matenruĝo kaj tajdoj, en susuroj... Ĉar dio ne kreis la universon, dio estis la universo... Kaj mi estis parto de dio; kaj parto de larmoj elfluintaj el iu, kiun mi tute ne konis, kaj parto de lia ĝojo; kaj parto de la vojo, kaj parto de sonĝema rigardo... Dio estis ĉio kaj ĉio estis ni.
Mi kredis, ke mi pensis stultaĵojn, strangajn aferojn, do mi ne rakontis pri tio al iu... Kvankam mi ankaŭ kredis, ke tio estas vero; ne la Vero, la tuta Vero, sed mia persona vizio de la vero, eta parto de ĝi eble... aŭ tute ne... Mi ne sciis!
Fine mi hazarde komentis pri tio kun amiko kaj li tuj diris al mi: “La
panteismo"... “Kio?”, mi nekredema pensis.
Sed denove mi forgesis la aferon ĝis ke iam, legante libron pri Filozofio, aperis kelkaj vortoj pri vivo kaj verkaĵo de
Giordano Bruno. Subite mi memoris liajn okulojn sur la papero de mia gimnazia lerno-libro kaj interesiĝis scivoleme. Tiama libro rakontis, ke antaŭ la Tribunalo de la
Sankta Inkvizicio, kiu kondamnis lin al morto per fajrejo pro herezo, li decide staris kaj diris:
“Tremate forse piu voi nel pronunciare la sentenza che io nel riceverla.” (“Tremas pli, vi proklamante verdikton, ol mi akceptante ĝin.”).
Mia koro ja ektremis kaj mi pensis: “Jes, mi pravis, ĉar liaj okuloj montris sian grandan animan forton.”
Kaj mi tute miris kiam mi legis, ke li estis kondamnata pro liaj kuraĝaj ideoj pri Dio kaj la naturo, pri la mondo, ke li estis kondamnata pro kredi je la panteismo, pro lia koncepto pri infinita universo... “Ho!”, mi pensis tuj, “Ni vere rigardis nin tiam.”