La sekreta ĝardeno

domingo, enero 29, 2006

Pasint-nokte neĝis



Jen tiu bildo, kiun mi trovis ĉi-matene kiam mi malfermis la fenestron de mia dormoĉambro




Ronda vintras!



Hodiaŭ frostas en Ronda, sed la neĝo jam komencis fali el la branĉoj de la arboj kaj el la tegmentoj de la domoj.


sábado, enero 28, 2006

Ekzamenoj

Finfine mi komencis miajn ekzamenojn pri Socia Laborado la pasintan 23-an de januaro. Ĝis nun mi nur scias certe ke mi sukcese trapasis tiun, kiu temis pri Baza Psikologio.
Ĉi-semajnojn mi trinkas kafon ĉiumatene, kies gustumon mi vere malŝatas, por ne ekdormi dum mi studas kaj fali sur la folioj de la libroj, inter literoj kaj datoj...




Ronda ne estas sufiĉe granda urbo por havi propran universitaton, kvankam ĝi estas la ĉefurbo de la samnomata montaro... Bone, mi ne protestos rilate al tio, ĉar se mi farus male la amato de mia plej intima kaj kara amikino, Inma, dirus al mi denove: "Vi estas protestema!"...
Do mi ne protestos, kvankam la loĝantoj de la rondana montaro, kiuj studas pere de la nacia universitato en distanco (kiel mi mem), ne povas fari siajn ekzamenojn ĉe propra domo de la universitato en Ronda. Kompreneble ni devas veturi ĉiutage dum preskaŭ du horoj je veturado por trapasi niajn ekzamenojn en Malago kaj poste reveni hejmen por plue studi.
Sed, atentu! Mi ne protestis!



Mi ne havas kondukpermesilon,
do mi veturas per buso kiel tiu surfote


Murdo en Ronda




Hieraŭ vespere 26-jaraĝa knabino sidas en kafejo kun amikino, apud tiu parko, kiun mi fotis iam pasint-jare kaj kiu estas la plej granda kaj famkonata de Ronda. Ŝi atendis ĝustan horon por eniri en sian laborlokon.
Subite ŝia ekskoramiko, 32-jaraĝa policano, kiun ŝi forlasis antaŭ tri monatoj, aperis en la kafejo kaj petis ŝin ke eliru al strato kun li por trankvile babili. Ŝi neis kaj ambaŭ disputis perforte.
Finfine ŝi akompanis al li ĝis lia veturilo por finigi diskuton fore de strangaj oreloj. Kaj tiam li pafis dufoje sur ŝi. Poste li eliris el la veturilo, sed revenis por pafi ŝin kvarfoje plu antaŭ mortpafis sin mem.
La plej malnova amiko de mia frato staris sur tiu strato, do li aŭdis la pafojn kaj, kiam li tornis sin, ankaŭ povis vidi... Li konis ŝin, ankaŭ mia frato... Kaj ankaŭ mi...
Ŝi loĝis en apuda strato, trans la katolika preĝejo de mia kvartalo, sed ni ne povos vidi ŝin plu surstrate...





Eble la legantoj de miaj e-blogoj jam rimarkis ke min plaĉas trovi kantaĵojn por ĉiu okazo. Nu, ĉi-foje mi memoras tiun verkitan de Sergio Contreras, kiu diras: “Ĉu vi ĝuis tion, patrinfikulo? Pardonon pro tia esprimo...”
Mi nur esperas ke, se vere ekzistas Ĉielo kaj Infero, tia viraĉo konsumiĝu per ĉiama fajro.

sábado, enero 14, 2006

E-kurso en Ronda!

La ĉi-malsupra fotaĵo montras reklamilon, kiu anoncas la baldaŭan komencon de esperanto-kurso en Ronda la venontan 14-an de februaro. Ĝi estos la unua e-kurso ĉi tie!





Por organizi ĝin mi parolis eĉ kun urbkonsilanto de la rondana komunumo kaj finfine mi povos instrui esperanton dum tute oficiala kurso pere de metodo sendita al mi far la Andaluza Esperanto-Unuiĝo kaj apogita de la propra Delegitaro de Junularo de Ronda.






Kaj jen unu el la libraj ekzempleroj, kiujn la tre malavara kaj helpema Andaluza Esperanto-Unuiĝo sendis al mi por distribui ilin dum la e-kurso inter la gelernantoj. Ĝi estas esperanta versio pri unu el la juveloj de la andaluza literaturo: “Bodas de sangre” (“Sanga nupto”), dramo verkita je 1933 de Federico García Lorca, la universala poeto.
Kompreneble mi tuj legis ĝin kaj la tradukado multe plaĉis kaj kortuŝis min pro ĝia beleco. Elhispanigita de Miguel Fernández por la Andaluza Esperanto-Unuiĝo kaj la Hispana Esperanto-Federacio.


sábado, enero 07, 2006

Seat Ronda



Jen la "Seat Ronda", promenante sur la sablo de la plaĝo kune kun du rondanaj rajdantoj. Per la malnova aspekto de la veturilo, mi povas pensi ke ĝi estis lanĉata antaŭ kelkaj jaroj far Seat, fabriko de veturiloj. Jes, ĝi estis samnomata kiel la urbo, kie mi loĝas, Ronda.
Sed... kial surfote aperas la veturilo apud la bordo de plaĝo, se Ronda estas la ĉefurbo de montaro kaj ĝi estas fore de la maro je ĉirkaŭ du horoj per veturado?
Enigmoj de la reklamoj, ĉu?


domingo, enero 01, 2006

Bondezirojn por la nova jaro

Mi deziras al tiuj legantoj de tiu ĉi e-blogo kaj al ĉiuj esperantistoj feliĉon, amon, bonsanon, sukcesojn kaj multajn belajn aĵojn dum la nova jaro.




"Zaragozana kalendaro",
kiu estis fondata de Mariano Castillo y Ocsiero,
hispana astronomiisto, je la jaro 1840.