La sekreta ĝardeno

jueves, diciembre 29, 2005

Dolĉaĵoj dum la Bona Nokto



Jes, mi scias ke unu el miaj celoj por la nova jaro estas plibonigi mian nutradon, do mi opinias ke mi devas forgesi pri manĝi ĉiutage dolĉaĵojn, ĉokoladon... Sed nun oni travivas Kristnaskon kaj pere de la religia ekskuzo pri festi la Naskiĝon de Dio sur la tero, oni trouzas alkoholajn trinkaĵojn kaj pezajn kuiraĵojn. Nu, mi ne ŝatas tion, nek trinki nek specialajn manĝaĵojn. Kvankam rilate al la dolĉaĵoj...
Ĉi-supra fotaĵo estis farata de mia frato la pasintan Bonan Nokton, la 24-an de decembro.


Dum la nova jaro mi volas...

Je la lasta nokto de la jaro laŭ la kristana kalendaro, antaŭ la meznokto, oni kutimas promesi celojn por plenumi dum la venonta jaro, kiuj plibonigos sin iumaniere.
Jen kelkaj el miaj celoj por la nova jaro:



-Lerni kuiri iom... Tio estos tre grava kiam mi vivos fore de mia patrino.
-Esti pli afabla kun tiuj junuloj, kiuj provus amindumi min.
-Ne koleri kontraŭ tiu, kiu flatus min antaŭ ekkoni mian personon.
-Kombi mian longan hararon ĉiutage, kvankam iu dirus: “Ĉu vi ne kombis vin hodiaŭ? Mi tute ne rimarkis tion!”.
-Ne forgesi miajn geamikojn... nek iliajn naskiĝtagojn.
-Ne permesi al unu el miaj amikinoj renkontiĝi kun mi kiam ŝi malgajas kaj forgesi min dum la ĝojoj.
-Montri mian amon al mia patro pli ofte.
-Ne paroli al mia patrino pri miaj religiaj ideoj, kiuj maltrankviligas ŝin. Tio estos tre, tre, tre malfacila.
-Ne kredi, ke mi konas la respondon por ĉiu demando de la Homaro. Se iu ne pensas same kiel mi, tio ne signifas ke li malpravas, sed ke lia opinio estas malsama.
-Zorgi pri mia korpo, kiun mi ĉiam forgesas. Ekzemple sportumi anstataŭ resti antaŭ la komputilo aŭ manĝi sanigajn manĝaĵojn anstataŭ dolĉaĵojn.
-Lasu mian fierecon pri Andaluzio kaj memori, ke ĉiu loko en la mondo estas bela iumaniere.
-Ne forgesi Andaluzio-n, ĝian kulturon, ĝian popolon, nek ĝiajn problemojn.
-Skribi multe, ĉar verkaĵo estas iom da inspiro kaj multo da laboro.
-Lerni kaj instrui.
-Serĉi ekvilibron inter mia koro kaj mia menso.
-Fortikigi la fundamenton de mia animo por ke ĝi iutage estu bela kaj saĝa.




sábado, diciembre 24, 2005

Kristnaskaj ornamaĵoj



La ruĝaj floroj de Pasko anoncas la alvenon de la Kristnasko kaj la korbo da dolĉajoj pretigas niajn stomakojn por la abundaj manĝaĵoj, kiujn mia patrino kuiros por la Bona Nokto, ĉi-nokte, la 24-an de decembro. Post la noktomanĝo ni iros en la preĝejon por aŭskulti la meson de la dekdua horo, tio estas la "Meso de la Koko", por festi la naskiĝon de la Filo de Dio laŭ la katolika kredo.




Mi konis tiun kutimon rilate al la ornamado de la kristnaska arbo pere de iu usona filmo, ĉar dum mia infanaĝo mia familio ne sciis pri tio. Fakte ni havis iujn ornamaĵojn, kiu estis certe por arboj, sed ni ne scias tion kaj ni uzis ilin sur la muroj. Tiu eta kristnaska arbo, kiu aperas surfote, montras iujn el tiuj ornamaĵoj de mia infanaĝo: la flava sonorilo kaj la orkolora koro. Finfine ili trovis sian lokon.
La portreto montras miajn nevinojn dum fotaĵo en la lernejo. Surfote Alicia, la plej juna el ambaŭ, aperas maldekstre kaj Lucía dekstre.




Kaj jen la kialo de nia nescio pri la kristnaskaj arboj dum mia infanaĝo. En Hispanio oni kutimas konstrui malgrandan reprezentadon de tiu biblia sceno, kiu parolas pri la naskiĝo de Jesuo dum la vojaĝo de lia patrino kaj ŝia edzo al Betlehemo. Vi povas legi pri tio musklakante sur ĉi tiu ligilo al la Evangelio laŭ Sankta Luko.




Dia anĝelo anoncis al la paŝtistoj, ke la Reĝo de la Judoj naskiĝis proksime de la urbo de Betlehemo kaj ke Li kuŝis en staltrogo por esti adorata de ili kaj de tri saĝaj astronomiistoj, kiuj alvenis de ie en la Malproksima Oriento. Surfote aperas du el tiuj saĝuloj, kiuj rajdas per kameloj, unu el ili sur la ponto.





"Sonu ĝoje la kantaĵojn de mia popolo
kaj vivu la Filo de Dio,
kiu naskiĝis dum la Bona Nokto."


Fragmento de kristnaska popol-kanto en Hispanio


viernes, diciembre 23, 2005

Bondezirojn

Mi deziras gajan kaj belan Kristnaskon
por ĉiuj kristanaj esperantistoj
kaj por ĉiuj tiuj loĝantoj en landoj kun kristana tradicio.




Malnova fotaĵo pri Ronda sub la vintra neĝo,
kiun mi trovis sur tiu ĉi retpaĝaro hispanlingva pri rondanaj bildoj.



jueves, diciembre 08, 2005

La Ĉiela Paradizo

La pasintan lundon matene mortiĝis la patro de junulo tre konata de mi, preskaŭ amiko, post subita kaj fulma cerba infarkto. Dum tiaj situacioj min plaĉus sekvi iun el tiuj organizitaj religioj por kredi je belega kaj paca Paradizo, je justa kaj amema dio. Tiumaniere mi povus provi trovi en tiuj silentaj preĝejoj lumigataj de flavaj kandeloj la respondojn pri multaj strangaj demandoj... Kie troviĝas tiu homo nune? Ĉu sukcesos preĝoj kaj mesoj laŭ la katolika kredo por lia ĉiama animo kaj por la dia pardono pri liaj teraj pekoj?




Sed mi ne scias pri tio, kion mi povus kredi.
Ĉar ne ekzistas vojo, oni faras vojon paŝante...

miércoles, diciembre 07, 2005

La malpermesata danco

Ĉu vi memoras la lambadon? Ĉu tiu brazildevena danco atingis vian landon?
Dum la komenco de la naŭa jardeko de la pasinta jarcento tia danco estis en modo en Hispanio per la sukceso de ununura kanzono. Fakte la hispanoj kutime kredas ke “La Lambada” estas simple tiu kanzono, ili ne scias ke tio estas danca stilo. Ĝi estis ludata de la pariza muzik-grupo, Kaoma, fondita de brazilaj enmigrintoj.





Tiam mi estis infanino, do mi neniam dancis ĝin. Sed mi povis vidi per la televido la brazilajn dancistojn, kiuj multe skandalis la hispanojn per la mallongaj jupoj de la virinoj kaj per tia maniero kiel la junulinoj tuŝis la korpon de la viroj dancante.
Mia patrino ne volis ke mi spekti tian dancadon, ĉar, kiam la belulinoj turniĝis, ŝiaj etaj jupoj leviĝis kaj ili montris siajn tangaojn. La problemo estis la jena: ni ankoraŭ ne konis tiun subvestaĵon, do ni kredis ke ili ne vestis kalsonon.
Sed subite la kanzono de Kaoma silentiĝis kaj ni forgesis tiun dancan stilon.





Iam dum amika kunveno mi serĉis inter malnovaj kanzonoj kaj surprize mi trovis la lambadon de Kaoma. Kompreneble mi tuj demandis: “Kiu volas danci kun mi?”, sed la knaboj rigardis min kiel se mi freneziĝus kaj iu el ili diris: “Ĉu la lambado? Tio estas malpermesata danco.” Mi respondis: “De kiu malpermesata?”.
Do mi prenis la manojn de unu el miaj amikoj dirante: “Mi montris al vi la bazajn paŝojn de la danco, ĉu?”. Li kapjesis, sed kiam mi diris: “Malkunigu viajn gambojn por ke mi povu meti unu el la miaj inter ili...”, li ruĝiĝis kaj ne volis sekvi miajn konsilojn.
“Ĉu neniu kuraĝas danci kun mi?”, mi demandis, sed miaj amikinoj ankaŭ hontis pri tiu ideo. Finfine mi devigis unu el miaj amikinoj stari antaŭ mi kaj mi provis instrui al ŝi kelkan dancajn paŝojn. Ŝi permesis al mi, kvankam ankaŭ hontis.
Ĉu la hispanaj junuloj hontas aŭ ĉu ili ankoraŭ timas ke virino regu la dancon?





Mi ne estas brazila dancistino, do por kurbigi tielmaniere mian dorson mi devas apogi unu el miaj gamboj sur la kokso de tiu, kiu dancas kun mi. Sed... kial la junuloj timus pri tio?


martes, diciembre 06, 2005

27 jaroj de Konstitucio



La aktuala Hispana Konstitucio estis ratifata de la libera popolo
per referendumo dum la sesa de decembro de 1978.





Surbilde Johano Karlo la 1-a, aktuala reĝo de Hispanio, subskribas la Hispanan Konstitucion, la 27-an de decembro de 1978. Apud la gereĝoj aperas ilia nura malina filo, la princo Filipo, heredonto de la hispana krono.


Antaŭ la apero de la Konstitucio de 1978, Hispanio suferis Enlandan Militon (1936-1939) kaj faŝistan diktaturon (1939-1975).
Poste la lando travivis la transiron al demokratio per forgeso kaj pardono al faŝistaj, konsento pri la daŭra kondamno al la antikvaj respublikanaj soldatoj kaj la silento pri ilia memoro.



"En la rivero sinkis la italaj standardoj
kaj sur la ponto nur restas
tiuj, kiuj estas respublikanaj!"

"En el río se han hundido
las banderas italianas
y en el puente sólo quedan
las que son republicanas..."


Malgranda fragmento el popol-kanto de la respublikana bando
dum la Hispana Enlanda Milito