Mondcivitanaj okuloj
Ĉu vi povus diri tiun rason, al kiu mi apartenas?Per tiu demando, mi rememoras tiun malnovan kanzonon, kantita de la loĝantoj el la vilaĝoj de tiuj montoj, kiuj ĉirkaŭas Ronda-n, mia malgranda urbo. Ĝi estis uzata de la junuloj por amindumi kaj enamigi la knabinojn kaj ĝi diris komence: “La montaron mi trairas ĉiunokte por vidi viajn maŭrajn okulojn, rondanino mia”.
Ĉu maŭraj okuloj?
Iuj anoj el mia patrina familio ŝajnas kaleoj, tamen ili ne estas, ili estas "kastiloj" ("ne-ciganoj")... Kvankam ankaŭ ne ili estas vere kastiloj (loĝantoj el Kastilio), sed andaluzoj. Ĉu vi povus diri tiun rason, kiu estas la andaluzoj? Nu, mi estas andaluza.
Al mia patra avo oni nomis dum la Hispana Enlanda Milito per "la germano", ĉar li estis tre alta kaj blonda...
La avo de mia patrino estis ruĝhara kaj liaj okuloj estis verdaj kaj helaj. Do, "Li ŝajnas irlandano" oni diris.
"Via haŭto estas blanka kiel la lakto kaj via hararo estas nigra kiel la karbo", la najbarinoj diris al mia fratino, "Vi ŝajnas kordova!".
"Ho, kia bela vi estas!", ili diris al mia frato, "Vi ŝajnas maŭra!".
"Kia ŝajnas mi?", mi demandis.
"Ĉu vi?", pripensis ili, "Vi ŝajnas angla!".
"Ĉu? Kordova, maŭra, angla, kalea, germana, irlanda... Kiu estas la raso de mia familio?"
"Vi estas andaluzaj, do hispanaj..."
"Mi ne demandas pri la nacio, sed pri la raso..."
"Scivolema, ĉu? Do, demandu al via patrino!".
Kion respondis al mi mia patrino? La jenon: "Mi ne scias... Ĉu tio gravas?".
Ho, mia patrino! Kia saĝa!
Do, mi ne scias mian rason, ĉar mi apartenas al ĉiuj rasoj. Ja mi estas andaluza... kaj mia rigardo estas mondcivitana.



























