tag:blogger.com,1999:blog-17722724.post115740657456318662..comments2007-07-15T12:47:09.521+02:00Comments on La sekreta ĝardeno: A Vava InouvaFátimahttp://www.blogger.com/profile/17080006410992621293noreply@blogger.comBlogger2125tag:blogger.com,1999:blog-17722724.post-82695068789416937722007-07-15T12:47:00.000+02:002007-07-15T12:47:00.000+02:00Dankon, Pedro! Mi ankoraŭ ne legis ŝian membiograf...Dankon, Pedro! Mi ankoraŭ ne legis ŝian membiografion, ĉar mi aĉetis kelkajn librojn je la kongreso kaj unue mi komencis legi alian. Sed mi certas, ke tiu de Djura kortuŝos min...Fátimahttp://www.blogger.com/profile/17080006410992621293noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-17722724.post-54137570008096074062007-06-18T19:14:00.000+02:002007-06-18T19:14:00.000+02:00En la lasta bildo de la artikolo aperas la vizaĝo ...En la lasta bildo de la artikolo aperas la vizaĝo de Djura. Efektive ŝi estas kantistino vaste konata en Francio. Ŝi trapasis tragikajn familiajn eventojn, kiujn ŝi poste priskribis en membiografia libro de ŝi mem verkita. Mi ofte aŭskultas muzikpecojn el ŝia muzikbando (Djur-djura), kiujn mi tre ŝatas. Pro mia ioma kono pri la kunteksto ĉe kiu ili estas verkitaj, tiuj kanzonoj havas por mi specialan signifon. Aparte kortuŝa estas, por mi, tiu peco, plenplena de filina amo, dediĉata al ŝia patrino, verkita iom post kruela atenco kontraŭ la vivo de ŝia ankoraŭ ne naskita bebo, atenco plenumita de familianoj (frato kaj nevino) kaj gvidata de ŝia patrino mem.
Tiu membiografia libro estis tradukita al esperanto kaj eldonita de SAT. Ĝi aperas en la katalogo de la libroservo de SATeH ĉe jena adreso:
http://www.nodo50.org/esperanto/Libroservo/Vualosilento.htm
Ĝi estas unu el tiuj libroj kiuj tuŝas la korojn.

Pedro SanzPedro Sanzhttp://www.nodo50.org/esperanto/noreply@blogger.com