Romeo kaj Julieta

"Romeo and Juliet", far Sir Frank Dicksee (1853-1928)

Mi spektis plurajn filmversiojn de ĉi tiu klasikaĵo, sed neniu el ili tute plaĉis min post legi la originan verkaĵon de Ŝekspiro. Mi opinias, ke je la filmoj la roloj de ambaŭ geamantoj (sed precipe tiu de Romeo) ne bone prenas la esencon de la teatraĵo.
Unue, la aktoroj rolantaj Romeon kaj Julietan kutime estas pli aĝaj ol la roluloj de la ŝekspira verkaĵo. Tie oni rimarkigas, ke Julieta ankoraŭ ne aĝas 14 jarojn kaj en la filmoj la aktorino ofte estas pli ol 20-jaraĝa junulino.

Due, perfilme oni prezentas al ni Romeon kiel decidema, serioza viro. Sed li estis ankaŭ knabo. Tion montras al ni Ŝekspiro ekzemple dum tia okazaĵo, kiam Romeo ploras kiel infano post la anonco de sia ekzilo.
Finfine mi trovis filmversion, kiu vere plaĉis min tiurilate. Ĝi estas reĝisorita de Franco Zeffirelli, de la jaro 1968.

La kialoj, ke ĝi estas mia plej ŝatata el la filmversioj, estas la jenaj:
Unue: ambaŭ ĉefaj aktoroj estas ĝuste junaj. Aĝis ŝi 15 kaj li 17 jarojn.

Due: Romeo kondutas kiel naiva knabo kaj ne kiel plenkreska viro. Li ploras, plendas kaj timas… kaj multe ridetas! Mi rimarkis je aliaj filmoj, ke Romeo sin prezentis kiel serioza viro. Ĉi tie li estas juna, ridema kaj gaja.
Trie: ili enamiĝas en siajn belaspektojn. Onidire Ŝekspiro ne volis skribi teatraĵon pri profunda amo, de plenkreskuloj, sed pri la unua amo stultiganta nespertajn knabojn. Tion montras la monaĥo kiam diras al Romeo pri lia subita enamiĝo en Julietan: “La amo de junuloj ne loĝas en iliaj koroj, sed en iliaj okuloj!”.
Krome je ĉi tiu filmo okazas la plej bela sceno, kiun mi spektis, pri la maskofesto ĉe Kapuleto, kiam la geamantoj vidas unu la alian unuafoje. Dum trobadoro kantas milde per la ĉefa melodio, ili kisas sin permane kaj perlipe… “What is a youth? Impetuous fire…”

Tio estas alia el la plibonaj aferoj de la filmo: ĝia muziko. Ĝi estis komponata de Nino Rota kaj akompanas kortuŝe la scenojn de la rankonto.
PS: Kaj mi ĉiam ploretas dum la sinmortigado de Romeo, ho ve!










2 Comments:
Karega Fatima!
Kia ĝojo legi vian tre belan paĝon pri tiu mirinda amfilmo!
Ankaŭ mi tre ŝatas la muzikon : mi sendis al vi tri kantojn el la filmo kaj esperas, ke vi bone ricevis ilin.
Tiu filmo memorigas al mi belajn tagojn... Bonvolu legi pli ĉe viaj retmesaĝoj...
Amike el norda Francio,
Michel
By
Mike59, at 20 julio, 2007 00:25
Dankon, kara. Mi legos vian retmesaĝon kaj poste respondos vin per retpoŝto.
By
Fátima, at 20 julio, 2007 21:08
Publicar un comentario en la entrada
<< Home