Mi revenis!
Finfine mi revenis en mian blogon! Ĉu iu rimarkis, ke mi malaperis dum longa tempo? Nu, ĉi-foje mi tute ne kulpas pro tio.
Mi rakontos la kialon: antaŭ pluraj semajnoj mia komputilo subite decidis, ke ĝi ne emis daŭre labori kaj do, paneis… Mi provis malsukcese ripari ĝin, sed kompreneble miaj agoj estis tute mallertaj kaj mi devis telefoni mian fraton (komputisto, sed loĝanta en alia vilaĝo), kiu poste telefonis sian amikon. Li venis kaj forportis mian komputilon por ke ĝin vidi riparisto.
Mi atendadis dum longaj tagoj, unu post alia, kaj fine la amiko de mia frato revenis ĉe min kun mia neriparita komputilo. Mi atendis kelkajn tagojn plu ĝis tiam, kiam mia frato telefonis al mi por diri, ke li sciis manieron por ripari la paneon… Bona afero! Do, tiu amiko de mia frato denove revenis (kompatinda!) kaj dum tuta vespero laboris ĉe mia komputilo por finfine ripari ĝin.
Nun ĝi funkcias multe pli malrapide ol antaŭe, sed almenaŭ funkcias ree.

Etiquetas: travivaĵoj

4 Comments:
Saluton,
Kun plezuro, mi denove promenos en "la sekretan gxardenon".
Samideane
Joël
By
Ĵeo, at 15 julio, 2007 20:19
Saluton, Ĵeo! Dankon. Mi esperas, ke vin plaĉu via promenado ;-)
By
Fátima, at 16 julio, 2007 10:38
Bonrevenon kara Fátima!
By
becxjo, at 16 julio, 2007 18:14
Dankon, kara!
By
Fátima, at 16 julio, 2007 21:06
Publicar un comentario en la entrada
<< Home