Malkovru Amerikon!
La pasintan 4-an de julio, merkrede, mi vojaĝis al Onubo por ĉeesti la 66an Hispanan kaj 12an Andaluzian Kongreson de Esperanto. En la busa stacidomo de Malago mi renkontis kelkajn malagajn esperantistojn por trajnveturi kune: Reseton, la antaŭan prezidanton de la malaga e-asocio kaj la genian muzikiston Solotronik. Ho, kaj poste, en la trajna stacidomo de Seviljo, ni renkontis ankaŭ alian esperantistan arundanon.
En Onubo mi restis kaj tranoktis en porjunulara gastejo ĝis la dimanĉo, kiam mi revenis hejmen kune kun la aliaj.
Dum la kongresaj tagoj, ni busveturis ĉiutage al la kongresejo troviĝinta en proksima vilaĝo, Palos de la Frontera. Ĉe tiu ŝiphaveno Kristoforo Kolumbo enŝipiĝis por forveturi en serĉado de nova ŝipvojo por atingi Baraton… Nu, vi jam scias la finon de tiu rankonto, ĉu ne?
Kantaĵo de Los Puntos, malnova andaluzia muzikgrupo, diras tiurilate: “Tiamaniere estis kiel Ameriko naskiĝis, de Fernando kaj de Isabel, kaj de mia hispana popolo.” Hehe… Ĝi estas tre naiva kantaĵo por veki nian fierecon pri nia patrujo, do neniu amerikano koleriĝu bonvole. La kantaĵo daŭrigas: “Tiamaniere estis kiel Kolumbo eltrovis aliajn regionojn, kaj alian sunon, kaj aliajn animojn por Dio”. Haha!
Fakte, kiam la grupo de la kongreso iris por viziti la kopiaĵojn de la tri unuaj hispanaj ŝipoj, kiuj atingis amerikan marbordon, dum Reseto kaj mi fotis kelkajn pejzaĝojn, ni ambaŭ trovis mesaĝon skribitan surmure, kiu diris: “indiana liberigado”. Ni kompreneble ne atendis tian aferon dum nia vizitado, do ni entuziasmiĝis kaj tuj ekkriis: “Bonege!". Jes ja, li fotis min apud la mura skribaĵo dum mi levis mian pugnon en nekonfuzebla gesto… ĉu?
Ho, ni ambaŭ estas tre fotemaj, do ni ankaŭ fotis unu la alian dum ni pozis “kolumban geston”…

“Kiu estas la ĝusta vojo al Ameriko?”, ni ŝerceme demandis reciproke dum ni serĉis Okcidenton pere de la pozicio de la suno surĉiele. Sed ni ne samopiniis tiurilate, tion la fotaĵoj montras...
Por ne malrapidigu ĉi tiun blogon, mi alŝutis kelkajn aliajn fotaĵojn de la pasinta kongreso al la retpaĝaro de amikumu.com
Etiquetas: fotaĵoj, travivaĵoj

6 Comments:
Hahahahaha, fine ni "malkovris" que la bona vorto estis "eltrovu", hahahaha.
Kaj mi ankoraŭ pensas ke mi estis en la korekta direkto :-P
By
Reset Reboot, at 18 julio, 2007 10:06
Haha, sed vi ja scias la kialon, ke mi uzis tiun vorton, ĉu? ;-)
Kaj mi certas, ke mi pravis pri la vojo al Ameriko. Vi fingromontris al Azio! Eble vi, samkiel Kolumbo mem, volis eltrovi ŝipvojon al Barato ;-P
By
Fátima, at 18 julio, 2007 16:14
Mi vidas ke la varmegazo misorientigas vin karaj :DDD Kolumbo fingromontris al la ŝtelisto kiu ĵus estis preninta sian monujon!!
By
Karles, at 27 julio, 2007 22:01
hahaha, mi neniam antaŭe aŭdis pri tia teorio!
Ho, mi faris multajn fotojn ĉe la kongresejo kaj ĉiuj vi devas scii, ke mi neeksplikeble ŝatas foti miajn proprajn piedojn. Ne, mi ne scias la kialon, fakte mi opinias, ke ili estas ja malbelaj. Do, kiam mi rimarkis viajn nudajn piedojn, Karles, apud la fontano, mi nepre devis foti ilin :-D
Jes, mi havas problemon tiurilate, mi devas iri ĉe psikologiston ;-P Eble, la varmegazo kulpas!
By
Fátima, at 03 agosto, 2007 23:50
Saluton Fátima, estas plezuro relegi vian blogon. Mi ankaux faras, sed malofte skribas en gxi.
Jorge
By
Urs', at 04 septiembre, 2007 17:51
Saluton Fatima.
Mi gratulas vin pro beleco de via blogo.estas vera plezuro legi gxin..por instigi vin trovi la korektan direkton al ameriko mi invitas vin antauxgxui ties naturon kaj kulturon.
http://www.venezuelo.blogspot.com/
mi logxis en sevilo plurajn jarojn kaj jam partoprenis iun andaluzian kongreson.
Amike, Manuel Ortega
By
manu, at 09 octubre, 2008 14:02
Publicar un comentario en la entrada
<< Home