La sekreta ĝardeno

domingo, mayo 06, 2007

Vojo

Miaj piedoj lacas,
dum la samaj steloj
lumigas malsaman vojon.

Eble la horo alvenis
kaj tion mi ne rimarkis.

Hejmo silenta kaj amema
atendas mian revenon,
sed mi ne kutimas memori pri tio.

Nuboj subitaj kaj karmezinaj
pentras la aŭroron per matenaj ventoj.

Mi ne rigardos malantaŭen,
kvankam miaj okuloj sopiras blankajn murojn,
tiujn fenestrojn vestatajn per rosmarenoj.

Kredu, ke mi revenos, kara.
Mi kredis, ke mi forirus
kaj nun miaj piedoj desegnas vojojn
sub ĉielo de karmezinaj nuboj.

Eble la tempo alvenis,
dum la steloj daŭre lumigas
kamparojn kaj nekonatajn vilaĝojn.

Hejmo vokas min, milde, mallaŭte,
per miaj sonĝoj kaj maldormo.

Vi kredis, ke vi forirus –ĝi diras-,
kaj nun viaj piedoj desegnas vojojn
sub karmezina suno de ĉielbluaj ventoj.

Morgaŭ mi restos ĉi tie,
mi atendas ankoraŭ.

Eble momento alvenis –mi respondas-.
Sed miaj piedoj senĉese serĉas novajn vojojn
sub malkvietaj papilioj de karmezinaj flugiloj.

Kie mi troviĝos morgaŭ?
Eble alvenis la horo de la reveno...




Etiquetas: ,

2 Comments:

  • Bona poemo. Cxu vi mem estas la verkistino?

    N.B. Mi kusxis la adreson de via blogaro en la mia. Cxu vi permesas?
    Amike

    By Blogger Ĵeo, at 09 mayo, 2007 20:03  

  • Dankon, Ĵeo! Jes, mi verkis ĝin. Ĉu ĝi plaĉis vin?

    Kompreneble mi permesas, ke ligilo al mia blogo aperu en la via ;-)

    Ĝis la, samideano!

    By Blogger Fátima, at 10 mayo, 2007 17:28  

Publicar un comentario en la entrada

<< Home