Malfermita pordo al Esperanto
Pasintlunde ni finigis trimonatan esperanto-kurson, kiu okazis ĉe la Junulara Domo de Arundo, kaj hieraŭ ni partoprenis en aranĝo de malfermitaj pordoj pri kelkaj kulturaj kursoj.
Tie, en la ĉefa promenejo de aleo, ni montris librojn donacitajn de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo kaj kelkajn interesajn afiŝojn pri la internacia lingvo.
Rimarkinda afero estis tiu, ke sinjorino proksimiĝis al nia tablo kaj interesiĝis pri la pasinta kurso, ĉar ŝia patro estis esperantisto kaj fakte ŝi ankoraŭ memoris kelkajn e-vortojn instruitajn de li. Ŝi demandis pri la instruisto, tiu estas mi, sed bedaŭrinde mi tiumomente ne ĉeestis, ĉar mia alveno prokrastis duonhoron.
Kelkaj personoj interesiĝis ankaŭ pri venonta kurso, sed dum la venonta akademia jaro mi intencas iri al Universitata Lernejo de Ĥerezo aŭ al Universitato de Granado por daŭre studi pri mia fako, do mi ne restos ĉi tie. Tio signifas, ke ni devas unue serĉi novan instruiston por la ebla kurso... Ĉu iu arundano kuraĝas?














4 Comments:
Tio estas mirinda. Gratulon pro via tre meritoplena laboro. Kaj mi deziras sukceson por vi en via vivo.
By
Becxjo, at 10 mayo, 2007 20:36
Dankon, kara! :-) Vi ĉiam skribas tre afablajn komentojn!
Mi deziras same al vi.
By
Fátima, at 11 mayo, 2007 00:17
Koran gratulon pro via tre bona laboro por diskonigi nian belan lingvon!
Bravo Fátima!
Ankaŭ mi deziras al vi plenan sukceson en via studado!
Mi bedaŭras ne loĝi en Arundo ĉar mi tre ŝatus instrui Esperanton! (kvankam mi mem devas ankoraŭ plibonigi mian scipovon antaŭe).
Amikan saluton el la tro malproksima norda Francio...
Michel
By
Mike59, at 13 mayo, 2007 00:21
Resaluton al vi de Cez!
By
Cezar, at 22 mayo, 2007 13:48
Publicar un comentario en la entrada
<< Home