La sekreta ĝardeno

lunes, abril 16, 2007

Ventrodanco

Antaŭ kelkaj semajnoj mi komencis lerni ventrodancon.
Mi opinias, ke tiu ĉi danca stilo devus esti praktikata de ĉiu virino iam dum ŝia vivo.
Virinoj, kiuj dum jarmiloj kovris siajn inajn kurbojn kun kontraŭvola pudoro, dum la danco forgesas antaŭjuĝojn kaj permesas al siaj korpoj sekvi la muzikon de darbukoj per liberaj movoj.
Brusto, talio, koksoj, partoj de la korpo, kiujn ni lernis kaŝi... Nun ni perdas honton pro montri nian forgesitan virinecon, nian naturan volupton.



P.S: Mi ne tondis mian vizaĝon sur la fotaĵo, ĝi estas tiel ;-)


Etiquetas: ,

2 Comments:

  • Karega princino de le reto ... :-)

    Neatenditan kaj belegan spektaklon oni povas admiri hodiaŭ dum reva promenado en via poetema sekreta ĝardeno ...

    Vi vere pravas : la virinoj havas naturan volupton!

    Mi tutkore gratulas vin pro via nova pasio, kiu povas krome alporti libersenton en via vivo...

    Vi estas belega kiel greka statuo ... meze de la tutkoloraj floroj de via arta ĝardino! ;-)

    Kia ĝojo retrovi vin ĉi tie, Fátima!
    Mirinda renkonto sub la suna kaj blua ĉielo de Esperantio!

    PS : Neniu povus gratuli la fotiston, bedaŭrinde ... Li (aŭ ŝi) estis certe tro ĉarmita de tiom da beleco ... sed oni povas kompreni sen pardoni!

    By Anonymous Mike59, at 16 abril, 2007 22:37  

  • Saluton, mia kara Miŝel!

    Vi ĉiam estas tiel afabla! Dankon pro via amikeca komento.

    Haha! Mia amikino, la fotisto, diris al mi: "Mi volas foti vin dum via ventrodanco" kaj do, tion ŝi faris ;-) Ŝi fotis mian ventron... sed forgesis mian kapon! Haha.

    Jes, mi tute ĝuas mian novan pasion :-)

    Amike.

    By Blogger Fátima, at 25 abril, 2007 22:48  

Publicar un comentario en la entrada

<< Home