Pri fantomoj
Ĉu vi iam demandis al vi pri kiom da religioj kredas oficiale je la ekzistado de fantomoj? Eble ne. Kial jes?
Mi nur povas paroli pri katolikismo, ĉar mi naskiĝis kaj estis edukata ene de katolika familio. Cetere, tradicie oni diras, ke andaluzoj (loĝantoj de la plej suda regiono de Hispanio) estas tre pasiaj religiemaj. Nu, mia familio estas tre andaluza. Sed, kion diras la kateĥismo pri fantomoj? Nenion.
Kiam korpo mortas, kristana animo atingos Orajn Pordojn de Ĉielo kaj pekulo konsumiĝos porĉiame meze de la inferaj fajroj. Se la mortinto estis bona kristano, sed pekis foje, ne grave, kaj ne petis dian pardonon je sia morthoro (tiamaniere, li iros en la Ĉielon), li restos en Purgatorio ĝis tiam, kiam liaj pekoj estos pardonataj dankon al la preĝoj de familianoj.
Temo pri beboj estas fiŝo de alia rivero... Ĉiam ekzistis loko por animo de beboj, kiuj ne ricevis la sakramenton de bapto antaŭ morti. Ili ne povis ripozi en Ĉielo, ĉar iliaj animoj estis malpurigitaj de la Origina Peko. Do, ili iris en Limbon. Sed subite, nun Limbo ne plu ekzistas por la katolika kredo, nuna Papo decidis tion. Bone... kien iras la beboj do? Kio okazas pri la Origina Peko? Pa!
Ŝajnas, ke katolikoj ne kredas je fantomoj, ĉu? Nu, jes! Tiam, kiam subita venteto karesas nian nukon kvankam la fenestron ni mem fermis, kiam serenaj paŝoj sonas klare ene de malplena ĉambro, kiam pordo malfermiĝas kaj neniu aperas... Kiu tiam ne kredas iomete je fantomoj? Haha... Mi ne, sed mi ne estas katolika ;-P

8 Comments:
Fantomoj... iom inventata, iom eble reala, kiu scias? Mi neniam vidis fantomojn, do, mi ne povas opinii.
Pri beboj kaj Limbo, la Papo decidis tion por redukti suferecon de la katolika gepatroj. Imagu: "Nur ne nia bebo mortis, ni neniam vidos lin, ĉar li estas en Limbo kaj neniam povos foriri"
Tiuj aferoj faras katolikismo malpli kredebla...
By
Reset Reboot, at 27 abril, 2007 12:58
Mi samopinias.
Aliflanke, Reset, kio pri la ĉi-somera kongreso? ;-)
By
Fátima, at 27 abril, 2007 13:28
Ha! Mi jam ne scias cxu lau mia religio (zoroastrismo) mi devas krdi ekziston de fantomoj au ne! Cxiuokaze ili gxis nun ne estas jam vizitintaj min!!
By
becxjo, at 28 abril, 2007 20:02
Haha! Kara Beĉjo, fantomaj vizitoj estas vere stranga afero, kvankam infanoj kutimas rakonti pri tio por timegi unuj la aliajn ;-)
Ĉu via religio kredas je vivo post morto? Tio estas pordo por kredi ankaŭ en la ekzistado de vagantaj animoj, kiuj ne scias kien iri...
By
Fátima, at 28 abril, 2007 20:44
Kio pri la Kongreso? Mi volas iri! Mi estas planata kiel iri, kiel ricevi la sufiĉan monon (mi opinias ke tiu kongreso estas iom kosta, sed, estas Hispana kaj Andaluza Kongreso).
Mi esperas ke ni vidos tie!
By
Reset Reboot, at 30 abril, 2007 02:37
Jes! Nun mi ankaŭ ne havas monon por pagi la aliĝilon, sed mi esperas ke tio ne estos problemo kiam baldaŭos la kongreso kaj mi povos ĉeesti... Mi esperas! ;-)
Ĉu ĉi-foje via koramikino iros kun vi? ;-)
By
Fátima, at 07 mayo, 2007 00:02
Ĉu vi konas spiritismon?
Eble historioj pri fantomoj ne estas nur infanecaj kaj timigaj. Multaj plenkonsciaj personoj efikas fenomenojn jam cititaj de vi. Nur okazas ke pro la subtileco de tiaj fenomenoj oni kutime facile eksplikas ĝin kiel infaneca logiko anstataŭ ilin pli profunde studi.
Sed mi ne volas konvinki iu ajn kiu ne vere volas sin demandi pri tiaj "pli profundaj studoj". Mi volus nur ekinformi pri io kion mi jam scias iomete.
Krom tio... mi ŝatis vian blogon. Brakumon el Brazilo.
By
Daniel Weber, at 12 mayo, 2007 03:27
Jes, mi konas spiritismon. Brazila esperantisto montris al mi bazajn kredojn de tiu religio.
Certe mi ne estas unu el tiuj personoj, kiuj ne volas demandi sin pri subtilaj aferoj. Mi kutimas cerbumi pri ĉio, kion mi ne komprenas, videbla aŭ nevidebla. Tial mi skribis ĉi tiun blogaĵon pri fantomoj, ĉar mi demandis al mi pri tio: kio okazas post la materia morto? Kion respondas al tiu demando malsamaj religioj?
Mi bedaŭras, se miaj vortoj ŝajnis al vi ofendaj rilate al ia religia kredo, via aŭ ne. Kompreneble tiu tute ne estis mia intenco.
Mi respektas ĉiun kredon, sed post longa pripensado, mi devas diri, ke mi ne kredas je la ekzistado de fantomoj.
Dankon pro via komento.
By
Fátima, at 12 mayo, 2007 12:20
Publicar un comentario en la entrada
<< Home