La sekreta ĝardeno

jueves, enero 25, 2007

Viaj manoj estas malvarmaj



Hodiaŭ komencis neĝi dum mi studis por mia venonta ekzameno pri Socia Psikologio.
Mi estis en la antikva dormoĉambro de mia frato, kie nun mi restas por studi.



Mi malfermis la fenestron kaj etendis miajn brakojn al la neĝeroj, kiuj mole falis sur miajn fingrojn, frostigante miajn manojn senprokraste.

Serio da kantaĵoj estis programata en la komputilo por soni per loteca ordo, kaj tiam komenciĝis muzikaĵo, kies titolo estas "Your hands are cold" ("Viaj manoj estas malvarmaj", elangligite). Mi ekridis: ŝajnis, ke mi ricevis ĉarman mesaĝon ;-)


Etiquetas: ,

5 Comments:

  • Kara amikino kaj poetino! ;-)

    Estas vere ĝojo retrovi vin kaj viajn du blogojn post longa silento!(sed vi havas multe da laboro !!- mi nature komprenas vin!)

    Kiel vi fartas?

    Mi legis, ke vi trapasis vian francan ekzamenon... Mi gratulas vin pro via kuraĝo!... kaj deziras al vi bonan sukceson!
    Ne hezitu demandi al mi,ĉu vi havus problemon en mia lingvo!

    Ankaŭ tie ĉi, en la norda Francio, ni havis neĝon, sed nur dek centimetroj dum tri tagoj.
    La vintro estas denove tro milda post tia mallonga malvarma periodo!

    Ĉu vi ankaŭ zorgas pri la klimatŝanĝo?
    Ĉu vi vidis la filmon de Al Gore ("Perturbanta Vereco")?

    Francio baldaŭ balotos por havi novan Prezidanton (eble ... Prezidantinon!.. mi esperas!) kaj la ĉefaj kandidatoj havas "bonan" ekologian programon - eĉ se ĝi ne sufiĉos por solvi la problemojn de nia belega Terglobo!

    Mi deziras al vi tre bonan semajnon, Fatima!
    Eble ĝis baldaŭ!
    Amikan saluton,
    Michel

    By Anonymous Mike, at 28 enero, 2007 19:10  

  • Saluton, mia karega Miŝel!

    Mi fartas tre bone, dankon. Nuntempe mi studas multe, ĉar mi devas trapasi miajn januarajn kaj februarajn ekzamenojn. La lasta ekzameno temis pri Franca Lingvo kaj mi tre ĝojas, ĉar mi ĝin faris tre bone :-D
    Ho, dankon! Al kiu pli ĝuste por demandi pri franca ol vi, kara? ;-)

    Jes, kompreneble ankaŭ mi zorgas pri klimatŝanĝo, sed mi ankoraŭ ne spektis tiun filmon. La filmoj atingas la arundan kinejon tre malbaldaŭe ;-)

    Franca Prezidantino, tiu estas bona afero, ĉu? ;-)

    Mi esperas, ke vi kaj via bela familio ankaŭ fartu tre bone. Mi deziras al ĉiuj vi feliĉan novan jaron.

    Elkorajn salutojn!

    PS: kiam mi trovos libertempon inter pluraj aferoj, mi nepre skribos al vi mesaĝon per retpoŝto. Mi ne forgesas vin! :-)

    By Blogger Fátima, at 28 enero, 2007 21:30  

  • Dankegon pro via belega amikeco, mia karega Fatima!!! ;-)

    Ankaŭ mi deziras al vi feliĉegan novan jaron, kun bona sano, paco, amikeco, sukceso kaj ĉion vi deziras por plenumi vian vivadon!!!

    Gratulon pro via sukceso en la franca ekzameno... Via bonega scipovo de la bela lingvo esperanto certe helpis vin ege, ĉu ne?
    Mi estas certa kaj bonfida : vi sukcesos!!!!

    Dankon pro via PS : mi atendos vian mesaĝon senpacience!!!
    Koran kaj amikan brakumon!!!

    Michel :-D

    By Anonymous Mike59, at 28 enero, 2007 21:57  

  • Saluton,
    Viaj du neĝbildoj okulfrapis min. La dua preskaŭ similas belan pentraĵon farita de impresionisto!
    Kompreneble, mi ŝategas impresionistojn!

    Amike
    Joel
    http://cxitie.blogspot.com

    By Blogger Ĵeo, at 06 febrero, 2007 08:42  

  • Kara Joel (aŭ Ĵeo, ĉu?), multe dankon pro via afabla komento! Mi ekĝojas, ĉar miaj fotaĵoj plaĉis vin! :-)

    By Blogger Fátima, at 19 febrero, 2007 00:08  

Publicar un comentario en la entrada

<< Home