Akvo
Mi volus levi miajn manojn al la ĉielo
kaj preni tiujn stelojn,
kiuj baniĝas en la maro de viaj okuloj.
Mi volus fariĝi akvo, dolĉa kaj eterna,
el tiuj sovaĝaj riveroj,
kiuj serĉas la serenan tajdon de via animo.
Mi volus montri al vi mian nudan koron
nudigante mian korpon,
mergiĝante en la lagon de viaj deziroj.
Plaĝo, mi volus esti.
Tiu plaĝo de la longaj noktoj,
de sablo lekata far la ŝaŭmo de viaj ondoj.
Sala akvo de viaj larmoj,
etaj larmoj de sopiranta anĝelo.
La nuboj reflektataj sur miaj akvoj
estas la flugiloj de via dorso.
Fore de la tempo,
pluvo ne atingos vin.
kaj preni tiujn stelojn,
kiuj baniĝas en la maro de viaj okuloj.
Mi volus fariĝi akvo, dolĉa kaj eterna,
el tiuj sovaĝaj riveroj,
kiuj serĉas la serenan tajdon de via animo.
Mi volus montri al vi mian nudan koron
nudigante mian korpon,
mergiĝante en la lagon de viaj deziroj.
Plaĝo, mi volus esti.
Tiu plaĝo de la longaj noktoj,
de sablo lekata far la ŝaŭmo de viaj ondoj.
Sala akvo de viaj larmoj,
etaj larmoj de sopiranta anĝelo.
La nuboj reflektataj sur miaj akvoj
estas la flugiloj de via dorso.
Fore de la tempo,
pluvo ne atingos vin.











4 Comments:
Tre bela poemo. Tre bela...
By
becxjo, at 15 marzo, 2008 15:28
Karega Princino Fatima!!!!
Kia gxoja renkontri vin denove en via mirinda gxardeno post tiom da tempo fore!.. Vi alportas la bezonan akvon por festi la alvenontan printempon kun gxiaj buntaj floroj!
Kiel mankis nia ĉarmega Poetino!!!
Via poemo estas skribita per via trezorkoro..."dolĉa kaj eterna"!
Dankegon, Amikino mia!
Via franca admiranto Michel, kiu neniam forgesas vin... (Mike59)
By
Anónimo, at 16 marzo, 2008 21:29
saluton!
eble interesos vin:
http://www.librejo.com/beletra-almanako/index.html
By
Jorge, at 04 abril, 2008 20:06
Dankon al ĉiuj, karaj!
Ekscii, ke vi ne ĉesis viziti mian ĝardenon malgraŭ mia longa kaj nepardonebla forestado, certe kortuŝas min!
Dankon denove, kompreneble mi ankaŭ ne forgesas miajn karegajn samideanojn nek la internacian lingvon! Sed mia libertempo estas tre, tre mallonga nun kaj miaj eblecoj por konektiĝi al Interreto estas preskaŭ neekzistanta, kiam mi studas kaj loĝas fore de mia hejmo en Arundo. Ĉu mi ne rakontis pri tio? Eble mi devus skribi blogaĵon pri tiaj novaĵoj ;-P
Kaj, dankon, Jorge, mi ne konis tiun retpaĝaron.
Elkorajn salutojn!
By
Fátima, at 24 abril, 2008 19:29
Publicar un comentario en la entrada
<< Home