Travivaĵo kiel somera volontulino
Ĉi-julie mi iris en nacian laborkampon de Andaluzio kiel volontulino kaj restis tie dum du semajnoj kun aliaj junuloj de multaj lokoj de Hispanio: Madrido, Eŭskio, Galegio, Katalunio, Murcio, Valencio, Kastilio kaj Leono, Kastilio-Manĉo, Andaluzio, krom enmigrinto de Maroko.
La volontuloj helpis konstrui bedon por legomĝardeno, do ni devis serĉi taŭgajn ŝtonojn en seka fluejo de rivero por levi muron, pretigi la teron, ktp. Ni faris ĉion laŭ la nazaria stilo, ĉar tiu projekto temis fakte pri konstrui meze de kamparo nazarian vilaĝon por montri al la vizitontoj la vivmanieron de nazarioj, antikva popolo vivinta en Andaluzio dum la epoko de araba okupado.
La volontuloj helpis konstrui bedon por legomĝardeno, do ni devis serĉi taŭgajn ŝtonojn en seka fluejo de rivero por levi muron, pretigi la teron, ktp. Ni faris ĉion laŭ la nazaria stilo, ĉar tiu projekto temis fakte pri konstrui meze de kamparo nazarian vilaĝon por montri al la vizitontoj la vivmanieron de nazarioj, antikva popolo vivinta en Andaluzio dum la epoko de araba okupado.
Kaj jen la rezulto!

Nu, ĉi-supre nia labora horaro kaj normoj de la kampadejo, kie ni loĝis.

Ni vizitis interesajn pejzaĝojn, ĉu?

Bedaŭrinde, dum nia restado en la kampadejo, grava incendio ekbrulis sur la proksimaj montetoj, varmigante la ĉirkaŭan aeron.
Malgraŭ la varma vetero vespere, la rivera akvo frostis proksime de la groto kaj mi nur kuraĝis enmeti miajn piedojn en ĝin!

La plej bona afero de tia travivaĵo estis kompreneble ekkoni multajn amikindajn, belegajn homojn. Mi neniam forgesos miajn dormoĉambrajn kunulinojn, nek tiu bonkora junulino de eŭska vilaĝo, tiu simpatia junulo de Kuenko, tiu volanta esti la unua hispana kosmonaŭtino (bonŝancon!), ktp...
Mi kore dankas al ĉiuj,ĉar kune kun ili mi travivis belegajn momentojn!
Etiquetas: fotaĵoj, travivaĵoj


















13 Comments:
Felichaj tagoj, tiuj el la juneco!
Tre bela ret-taglibro, parenteze.
Amike,
Alia Anonimulo
By
Anónimo, at 12 noviembre, 2006 20:04
Haha, belaj fotoj, mi provas diveni kie vi estas en ili!
By
Gebeleizis, at 14 noviembre, 2006 20:58
Ha ha! Ĉu vi jam sukcesis trovi min? ;-P
By
Fátima, at 14 noviembre, 2006 21:05
Mi kredas ke jes ;-)
By
Gebeleizis, at 14 noviembre, 2006 23:47
Diveni tion ne estas tre malfacile. Mi dirus, ke vi estas tiu, malantau la branchoj.
La Supra Anonimulo
By
Anónimo, at 15 noviembre, 2006 16:52
Parenteze, bela umbiliko ;P
La Anonimulo... denove.
By
Anónimo, at 15 noviembre, 2006 16:56
;-)
By
Gebeleizis, at 15 noviembre, 2006 19:15
Ha ha!
Kara Anonimulo, provu diveni denove, ĉar vi malpravis lastafoje ;-)
By
Fátima, at 15 noviembre, 2006 19:40
Mi opiniis malsimile. Vi sidas sur la rokoj kun la piedoj en la akvo.
By
Gebeleizis, at 15 noviembre, 2006 20:11
Kara Fátima,
pardonu mian obstinon, sed mi ankorau pensas, ke vi estas tiu, malantau la branchoj. Jen deduktado, inda je Agatha Christie ;), por pruvi ghin:
Se tiu knabino ne estus vi, kial do kashi tiel shian vizaghon? La fotinto povis movighi dekstren por fari la foton, kaj tiel ties vizagho ankau estus videbla. Au la knabino mem povis kaurighi (kiel la knabo dekstre de la foto). Krom, memkompreneble, ke la knabino mem ne volus montri sian vizaghon, kaj tiel shi estus dirinta ghin al la fotinto...
Nu, kion vi povas diri kontrau tio? :)
Anonime via,
La Anonimulo de la Lastaj Mesaghoj
By
Anónimo, at 15 noviembre, 2006 21:57
Kara Anonimulo, via deduktado estas tre bona, sed mi memoras kiu mi estas sur la foto kaj mi povas diri, ke mi ne estas tiu junulino. Ŝi estas kunulino de Madrido kaj mi ja estas andaluza ;-)
Aliaflanke, kial mi volus trompi vin? Fidu min! Eble la fotinto ne rimarkis tian aferon, ke vizaĝo de madridanino ne aperus sur la foto kaj kompreneble mi ne scias kial tiu knabino ne kaŭriĝis, ĉar mi ne estis ŝi ;-)
Kara Gebeleizis, kia surprizo! Mi miras! Kiel vi sciis kiu mi estas???
By
Fátima, at 15 noviembre, 2006 22:36
Vi diris en la teksto pri la piedoj en la akvo, kara Fatima, kaj ankau estis la koloro de via hauto kaj haroj, hehehe. Mi havas la senton ke vi iom malfidas je via fizika aspekto, sed vi malpravas fari tion, hehehe. Ankau, mi konas nun vin sufiche bone, leginte el via poezio rete...
By
Gebeleizis, at 15 noviembre, 2006 23:00
:-)
By
Fátima, at 16 noviembre, 2006 14:40
Publicar un comentario en la entrada
<< Home