Sonĝo
La falintaj folioj de aŭtuno
kovras tiujn vojojn,
kiuj kondukas en hejmon.
Subitaj nuboj disverŝas sian pluvon
sur la dormanta montaro.
La silentaj noktoj eklumigas etajn stelojn,
pendantajn kandelojn
por atendintoj kaj malesperantoj.
La malproksima horizonto similas
al la kurvo de viaj lipoj dum vanta rideto.
La hirundoj supre ŝajnas al mi
diaj portantoj de kompato.
Alvenas la frua matenruĝo,
la ĉielo estingas siajn kandelojn tremante.
Ĉio restas sen vi
kaj mi restas sen ĉio.
Neniu frapas je mia pordo dum la unua neĝado.
Frosto detruas ĉiun floron ĉe mia ĝardeno.
Vi restos sen mi
kaj sen ni restos ĉio.
Sur miaj vangoj,
sama vento karesas miajn larmojn,
sed ne plu la viajn.
Viaj vagantaj fingroj
ne plu vojaĝos en mia haŭto.
Dio dormas
kaj ni estas ĝia nura sonĝo.
Ni dormu, do.
Ni sonĝos aliajn realecojn.
La falintaj folioj de aŭtuno
kovras viajn malnovajn piedsignojn
sur tiuj vojoj, kiuj kondukas en hejmon.
Nokto silenta kaj trista,
ne ekbruligu viajn kandelojn,
lasu min mallume,
ĉar mi nudas anime kaj korpe.

kovras tiujn vojojn,
kiuj kondukas en hejmon.
Subitaj nuboj disverŝas sian pluvon
sur la dormanta montaro.
La silentaj noktoj eklumigas etajn stelojn,
pendantajn kandelojn
por atendintoj kaj malesperantoj.
La malproksima horizonto similas
al la kurvo de viaj lipoj dum vanta rideto.
La hirundoj supre ŝajnas al mi
diaj portantoj de kompato.
Alvenas la frua matenruĝo,
la ĉielo estingas siajn kandelojn tremante.
Ĉio restas sen vi
kaj mi restas sen ĉio.
Neniu frapas je mia pordo dum la unua neĝado.
Frosto detruas ĉiun floron ĉe mia ĝardeno.
Vi restos sen mi
kaj sen ni restos ĉio.
Sur miaj vangoj,
sama vento karesas miajn larmojn,
sed ne plu la viajn.
Viaj vagantaj fingroj
ne plu vojaĝos en mia haŭto.
Dio dormas
kaj ni estas ĝia nura sonĝo.
Ni dormu, do.
Ni sonĝos aliajn realecojn.
La falintaj folioj de aŭtuno
kovras viajn malnovajn piedsignojn
sur tiuj vojoj, kiuj kondukas en hejmon.
Nokto silenta kaj trista,
ne ekbruligu viajn kandelojn,
lasu min mallume,
ĉar mi nudas anime kaj korpe.

Etiquetas: poezio










5 Comments:
Mi volus scii tion, kion inspiras vin.
Tre bona verkintino! Dauxru tiel!
By
Reset Reboot, at 13 octubre, 2006 02:25
Mi inspiriĝas de kantaĵoj aŭ bildoj. Ĉi-foje mi estis aŭskultanta belegan muzikaĵon nomitan "Legacy", far Medwyn Goodall, kaj ĝia milda melodio igis min pensi pri la falintaj folioj de aŭtuno sur la vojoj ;-)
By
Fátima, at 13 octubre, 2006 14:13
fátima cxu vi scias ke vi estas unika (el vidpunkto de literaturo, poezio kaj skribajxoj)?
By
becxjo, at 13 octubre, 2006 16:22
Ho, multe dankon, kara Beĉjo! Kia bela komento!
Mi ne scias ĉu mia kapablo tiurilate meritas viajn afablajn vortojn, sed ili certe kortuŝis min :-)
Dankon.
By
Fátima, at 17 octubre, 2006 18:57
Tre intersan blogon vi havas.
Vi skribas tre delikate.
Sukceson!
By
kontenta, at 19 octubre, 2006 14:00
Publicar un comentario en la entrada
<< Home