La sekreta ĝardeno

domingo, abril 29, 2007

A Vava Inouva

Delonge mi ŝatas serĉi alilingvajn kantaĵojn de kulturoj, kiujn mi bedaŭrinde ne konas. Poste mi penas trovi ie tradukon de la originala teksto en lingvon, kiun mi povas pli-malpli kompreni, kiel angla aŭ franca.

Fakte, dum mi skribas ĉi tiun blogaĵon, mi aŭskultas belegan, mildan kantaĵon kabilalingve de Idir, berbera kantisto de norda Alĝerio. Ĝi nomiĝas “A Vava Inouva” kaj ĝia rekantaĵo dolĉeme diras per du malsamaj voĉoj, virina kaj malina:

Txilek elli yi n taburt a Vava Inouva.
Ccencen tizebgatin-im a yelli Ghriba.
Ugadegh lwahc elghaba a Vava Inouva.
Ugadegh ula d nekkini a yelli Ghriba.


Enesperantigante la francalingvan tradukon, la teksto eble signifas ion similan al la jena:

"Mi petas vin, malfermu la pordon, patro Inouva.
Tintigu viajn braceletojn, filino Ghriba.
Mi timas la ogron de la arbaro, patro Inouva.
Mi ankaŭ timas ĝin, filino Ghriba."


Tiel ŝajnas, ke mi estas iomete pli proksime de tiuj popoloj nekonataj de mi... Preskaŭ ŝajnas, ke mi povus sukcesi kompreni iam...



Surbilde Idir kaj Djura, berberaj kantistoj


Etiquetas: ,

2 Comments:

  • En la lasta bildo de la artikolo aperas la vizaĝo de Djura. Efektive ŝi estas kantistino vaste konata en Francio. Ŝi trapasis tragikajn familiajn eventojn, kiujn ŝi poste priskribis en membiografia libro de ŝi mem verkita. Mi ofte aŭskultas muzikpecojn el ŝia muzikbando (Djur-djura), kiujn mi tre ŝatas. Pro mia ioma kono pri la kunteksto ĉe kiu ili estas verkitaj, tiuj kanzonoj havas por mi specialan signifon. Aparte kortuŝa estas, por mi, tiu peco, plenplena de filina amo, dediĉata al ŝia patrino, verkita iom post kruela atenco kontraŭ la vivo de ŝia ankoraŭ ne naskita bebo, atenco plenumita de familianoj (frato kaj nevino) kaj gvidata de ŝia patrino mem.
    Tiu membiografia libro estis tradukita al esperanto kaj eldonita de SAT. Ĝi aperas en la katalogo de la libroservo de SATeH ĉe jena adreso:
    http://www.nodo50.org/esperanto/Libroservo/Vualosilento.htm
    Ĝi estas unu el tiuj libroj kiuj tuŝas la korojn.

    Pedro Sanz

    By Anonymous Pedro Sanz, at 18 junio, 2007 19:14  

  • Dankon, Pedro! Mi ankoraŭ ne legis ŝian membiografion, ĉar mi aĉetis kelkajn librojn je la kongreso kaj unue mi komencis legi alian. Sed mi certas, ke tiu de Djura kortuŝos min...

    By Blogger Fátima, at 15 julio, 2007 12:47  

Publicar un comentario en la entrada

<< Home