Mia fiŝo malaperis!
Julie mia frato donis al mi sian malgrandan akvarion, ĉar li ne volas alporti ĝin al sia nova hejmo, kie li loĝas kun sia koramikino ekde kelkaj monatoj antaŭe. Bone, mi opinias, ke certe ŝi estis kiu ne volis, sed tio ne gravas.
Nu, mi devis aĉeti aparatojn por oksigeni kaj purigi la akvon aŭtomate kaj nun mi havas la akvarujon sur malnova skribtablo de mia dormoĉambro, apud mia televido kaj mia forgesita ludkonzolo. Mi ne tute bone memoras la nomojn de tiuj kvar fiŝetoj, kiuj ĝoje naĝas super multkoloraj ŝtonoj, ĉar ilin nomis mia frato kune kun siaj kunuloj de apartamento. Ili estas Jose (tiu estas la nomo de mia propra frato), Alicia, Diego kaj... Mi ne memoras la lastan nomon! Alicia kaj Diego nomiĝas du el la ekskunuloj de mia frato, sed mi ne memoras la alian.

Kvar, jes, kvar fiŝojn mi havis... Sed ĉi-matene, kiam mi proksimiĝis al la akvarujo por nutri ilin, mi trovis nur tri fiŝojn!!!!!! Tri!!!! Kie estas la kvara???? Mi serĉis ĝin sur la akvo, sub la ŝtonetoj, malantaŭ la aparatoj... Kaj ĝi ne reaperis! Kie ĝi estas?

Etiquetas: travivaĵoj

4 Comments:
mi bedaŭras vian fiŝon povas esti manĝita pro la aliaj fiŝoj.
Ĝi estas normala afero. Iuj fiŝoj manĝas aliajn fiŝojn, precipe se la malaperita fiŝo estis malgranda.
:'-( Povra fiŝo!
By
Reset Reboot, at 06 septiembre, 2006 17:43
Mia patrino samopinias! Kiam mi al ŝi parolis pri ĉi tiu afero, ŝi tuj diris: “Eble ili estas piranjoj!”...
Bone, jes, mi povus esti respondinta, ke piranjoj vivas en nesala akvo, precize en riveroj de Sudameriko, aŭ ke ilin oni ne aĉetas kiel fiŝoj de malvarma akvo por doma akvarujo, aŭ ke piranjoj estas multe pli grandaj ol miaj oranĝkoloraj fiŝetoj... aŭ ke ili havas akrajn dentojn!
Sed, ĉu vi kredas, ke ŝi estus aŭskultinta min? Tute ne! Se ŝi diras, ke eble ili estas piranjoj, tio eblas! ;-)
Ho, la malaperita fiŝo ne estis pli malgranda ol la aliaj, sed ĝi estis malsana. Mi kredas tion, ĉar ĝi ne kutimis naĝi kiel antaŭe.
Ĉiakaze, dankon pro via kondolenco ;-P
By
Fátima, at 06 septiembre, 2006 23:49
Un administrador del blog ha eliminado esta entrada.
By
Reset Reboot, at 07 septiembre, 2006 01:38
Diru al via patrino ke ŝi havas tre bonan humoron!
Se la fiŝo estis malsana, eble la aliaj fiŝoj manĝis ĝin, tio estas naturala afero, ĉar tiel ili profitas sian korpon kaj evitas malsanecon en sia akvario.
Vidu ĝin, kiel la fiŝoj purigis la akvarion.
La patro de mia koramikino havis grandan akvarion kaj li ne povis eviti tion. Ĝi ŝajnas normala afero.
By
Reset Reboot, at 07 septiembre, 2006 01:39
Publicar un comentario en la entrada
<< Home