Mi estas 24-jara
Ho, mi forgesis diri antaŭe,
ke la pansinta 10-a de aŭgusto estis mia 24-a naskiĝtago!
ke la pansinta 10-a de aŭgusto estis mia 24-a naskiĝtago!

Mi ne estis hejme dum mia naskiĝtago de antaŭ multaj jaroj, ĉar mi kutimas vojaĝi aŭguste en vilaĝon, kie loĝas karega amikino por ferii dum pluraj tagoj aŭ semajnoj. Ĉi tie ni renkontas aliajn junulinojn por iri kune en festivalon, kinejon, eble en plaĝon, ktp.
Nu, ĉi-jare mi veturis je la 11-a, do mi restis hejme dum mia naskiĝtago kaj ekde pluraj semajnoj antaŭe mi ĝenis al mia patrino:
Nu, ĉi-jare mi veturis je la 11-a, do mi restis hejme dum mia naskiĝtago kaj ekde pluraj semajnoj antaŭe mi ĝenis al mia patrino:
“Panjo, kuiru kukon por mia naskiĝtago.”
“Panjo, ĉu vi kuiros naskiĝtagan kukon por mi?”
“Panjo, kia bongusta estis via kuko, ĉu?”
“Panjo, ĉu vi memoras tiun kukon, kiun vi kuiris dum mia infanaĝo?”
“Panjo, el ĉokolado kaj vanilita-sukero!”
“Panjo, ĉu vi kuiros naskiĝtagan kukon por mi?”
“Panjo, kia bongusta estis via kuko, ĉu?”
“Panjo, ĉu vi memoras tiun kukon, kiun vi kuiris dum mia infanaĝo?”
“Panjo, el ĉokolado kaj vanilita-sukero!”
Fine je mia naskiĝtago mia patrino invitis min en kukejon...
Etiquetas: travivaĵoj










6 Comments:
Gratulon pro via naskigxdatreveno. Mi deziras longan, gxojan kaj prosperan vivon por vi.
By
becxjo, at 01 septiembre, 2006 16:39
Ĝojon kaj feliĉon mi volas por vi, Fátima!
By
Riĉjo, at 01 septiembre, 2006 18:01
Multe dankon al ambaŭ, karaj! :-)
Mi deziras same al vi.
By
Fátima, at 01 septiembre, 2006 22:22
Feliĉan naskiĝtagon mi deziras al vi, kvankam iom malbaldaŭ.
By
Reset Reboot, at 02 septiembre, 2006 17:33
Karega amikino Fatima !!!
Mi kore gratulas vin sed tre malfrue, cxar mi ankaŭ ne estis hejme la 10-a de aŭgusto!
Bonvolu pardoni min - sed mi ĉiam pensas pri vi, kompreneble!!
Vi estas vere bonega amikino, kaj granda artistino!!!
Ĝis tre baldaŭ, mi esperas, kiam mi denove havos pli da tempo kaj denove la ADSL-on.
Amikan saluton el la norda Francio!!!
Michel
PS : Mi dankegas vin pro via tre afabla bildokarto kaj gratulas vin pro viaj lastaj tre belaj retpaĝoj!
By
Mike59, at 03 septiembre, 2006 22:32
Dankon al ĉiuj pro tiaj bondeziroj! :-D
By
Fátima, at 06 septiembre, 2006 23:51
Publicar un comentario en la entrada
<< Home