La sekreta ĝardeno

viernes, septiembre 01, 2006

Mi ankoraŭ studas

Venontan lundon mi trapasos du ekzamenojn pri Sociaj Servoj kaj alian pri Civila Juro je la vendredo... Mi mense lacas pro tiom da horoj studante, sed baldaŭ mi povos finfine ripozi ĝis oktobro!
Fakte je la venonta semajno Arundo festos sian plej gravan festivalon kaj mi povos ĝui ĝin almenaŭ dum la tuta sabato kaj vendredo nokte, ĉar mi komencos fari mian lastan ekzamenon je la sesa kaj duono posttagmeze en Malago, do post la fino mi devos preni buson por reveni hejmen. Mi atingos Arundon je la deka kaj duono pli-malpli.
Mmm, eble mi ankaŭ devus studi por sukcesi pri la kondukpermesilo kaj forgesi la perbusajn vojaĝojn, sed, bone, mi emas dormeti dum la veturado aŭskultante mian mp3-muzikon ;-P





Malplenaj tasoj da teo, malfermitaj libroj, datoj skribitaj sur iu papero per nerva mano, dormema rigardo... Jen mi!

Bonŝancojn por ĉiuj, kiuj eltenos septembrajn ekzamenojn!


Etiquetas: