La sekreta ĝardeno

sábado, septiembre 02, 2006

La vivo estas bela

Mi ne kutimas interesiĝi pri tiaj aferoj, sed pasint-semajne mi volis ŝanĝi la alvokan melodion de mia poŝtelefono kaj de interreto mi elŝutis muzikaĵon. Mi elektis la ĉefan, belegan kantaĵon de itala filmo -“La vita è bella” (“La vivo estas bela”) de Roberto Benigni-, kantita de Noa (“Beutiful that way” anglalingve).
Nu, la ununura problemo tiurilate estas ke, ĉiam kiam iu telefonas min, mi vole nevole restas kantante tiun kantaĵon, la hispanlingvan version, dum pluraj minutoj post la telefonado...


"Se mi prizorgas viajn sonĝojn,
timo ne venos
kaj tiel vi ekscios,
kiel bele estas vivi.
Na, na, na, na, na, na..."






Etiquetas: