La sekreta ĝardeno

viernes, julio 14, 2006

Mi foriros...

Nu, morgaŭ mi foriros de Arundo por gasti ĉe laborkampo kiel volontulino ĝis la fino de julio. Tial nun mi ne povas longe skribi, ĉar mi ankoraŭ ne finis pretigi mian tornistron nek ordigi tiujn aferojn, kiujn mi devas porti.
Do, mia silento dum la venontaj semajnoj havas kialon. Sed mi ne volas foriri antaŭ diri ĉi tie, ke mi sukcesis ĉiujn miajn pasintajn ekzamenojn! :-D

Ĝis baldaŭ kaj bonan someron al ĉiuj!


Etiquetas:

1 Comments:

Publicar un comentario en la entrada

<< Home