En via malnova monaĥejo...

Benedikto la 16-a vizitis Valencion, en Hispanio, ĉi-semajnfine. Miloj da homoj, hispanoj kaj eksterlandanoj, ricevis lin ĝoje kaj riĉe: standardoj, kantoj, dancoj, svenoj, kraĉaĵoj sur la Homajn Rajtojn... Jes, ĉar ili denove parolis pri la graveco de edziĝo inter viro kaj virino kiel ununura maniero de familio.
Bedaŭrinde ili forgesas tiun belegan homan rajton kiu diras “Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj” (unua artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj). Sed ŝajnas, ke la bonaj katolikoj opinias malsame, ĉar la digno de la samseksemuloj ne meritas respekton.
Kaj mi ĉiam kredis, ke Jesuo el Nazareto parolis pri amo kaj ne pri seksumado! Eble la problemo de tiuj katolikoj estas, ke ili pensas tro multe pri seksumado kaj forgesas la veran signifon de la amo. Ĉar tie estas la ununura diferenco inter samseksemuloj kaj aliseksemuloj: tiu maniero por korpe montri siajn sentojn. La amo estas la sama. Tiu amo, pri kiu tiom parolis Jesuo Kristo.
Aliaflanke mi ĉiam kredis, ke Hispanio estas nereligia ŝtato, sed tio ne ŝajnas vere kiam la nacia televido montris al ni la gereĝojn de la lando inkliniĝante antaŭ la Papo de la Romkatolika Eklezio, la plej alta estro en la katolika hierarkio, aŭ kiam la geprincoj kisas humile lian fingringon...

Etiquetas: pensaĵoj

3 Comments:
S'n,
ĉu ne iam la hispanaj reĝoj nomiĝis "katolikegaj"?
Mi supozus, ke la influo de la katolikismo en Hispan(id)ujo estas ankoraŭ sufiĉe granda.
Aliflanke la lando pintas en EU koncerne la agnoskon de samseksemulaj paroj kiel egalrajtaj al malsamseksemulaj, ĉu ne?
Germanujo – naskiĝlando de la reformacio – pro historiaj kialoj estas duone katolika, duone protestanta, sed iom post iom ambaŭ kristanaj konfesioj perdas sian kredantaron.
Ĝis,
Kolonjano
By
Kolonjano, at 10 julio, 2006 01:43
Jes, dum la historio de Hispanio kiel reĝlando, ĝi ĉiam estis fakte katolika kaj tial ĝia loĝantaro ankaŭ devis konfesi tiun religion. Sed, post la Diktaturo, alvenis la Demokratio kaj ĝi alportis liberecon rilate al la religia kredo. Tiam Hispanio fariĝis nereligia ŝtato.
Kompreneble ankoraŭ restas influon de katolikismo en multaj aferoj de la monarkio. Sed mi opinias, ke tiel gravaj reprezentantoj de nereligia ŝtato ne devus montri specialan inklinon al iu religio.
Amike.
By
Fátima, at 10 julio, 2006 09:03
Kara Fátima,
Bonrevenon al la E-blogujo. Mi pensis ke regxo kaj lia familio ankau havas ian religion (kompreneble propra al ili mem). Sed ili ankau sxatas prezenti siajn religiajn inklinojn. Montri ilin sen perdi senpartieco estas malfacila afero.
By
becxjo, at 10 julio, 2006 23:23
Publicar un comentario en la entrada
<< Home