La sekreta ĝardeno

jueves, febrero 02, 2006

Metalize

Ĉu iu ankoraŭ dubas pri kiom da talento kaj beleco gardas Ronda?
Nu, mi tute ne!
Fakte mi ĵus konis rondanan kaj profesian muzik-grupon, kies nomo estas Metalize kaj kiu agrable surprizigis min. Ĝia muzik-stilo povas esti nomata kiel “peza metala”, kvankam mi ne scias ĉu mi ĝuste tradukis en Eo-n el la angla esprimo “Heavy metal”.
Musklakante sur la ĉi-malsupran bildon, kiu apartenas al ĝia lasta KD, vi vizitos ĝian retpaĝaron. Tie vi trovos multajn aferojn pri la grupo, ĝiaj membroj, ĝiaj koncertoj, fotaĵoj, kantaĵoj, forumoj, ktp., sed nur hispanlingve, mi bedaŭras!






Neatendite unu el ĝiaj anoj volas lerni esperanton kaj... se vi estas rondano kaj scivolas pri la internacia lingvo de Zamenhofo, al kiu vi demandis? Kompreneble! Jen mi kaj la unua e-kurso en Ronda! Bonvole ne aplaŭdu, tio ne estas necesa! ;-P


2 Comments:

  • Do, vi ankaŭ ŝatas la "peza metala" (mi pensas pri tion, kiu traduko estas "dura metala", sed...).

    Mi klakis la bildon, kaj ĝi alportigis min alia retpaĝo kiu ne havas muzikon... Dankon al Google, mi trovis sian retpaĝaron.

    Jes, la kantoj estas tre altkvalita, mi volas aŭskulti pli el Metalize. Alia muzik-grupo kiu ludas "pezajn metalajn" kantojn kaj estas Malagana, "Abyss". Mi rekomendas vin aŭskultado de siaj kantoj. Ah! Ili kantas en hispania.

    By Blogger Reset Reboot, at 03 febrero, 2006 13:52  

  • Saluton!

    Nu, unue mi pardonpetas al ĉiuj, ĉar mi miksis la bildon de Metalize kun ligilo al alia retpaĝaro! Ho, teĥnologio, kial vi malamas min?
    Mi kredas ke mi solvis tian problemon, do provu!

    Reset Reboot, dankon pro averti min, mi tute ne rimarkis tion. Mi ĝojas, ĉar finfine vi trovis la retpaĝaron pri Metalize kaj ĝi plaĉis al vi. La KD de la muzik-grupo estas vendata po ok eŭroj ĉe la rondana disk-vendejo "Ronda Musical", sed, nu, tiu novaĵo jam aperas sur la retpaĝaro...
    Mi ne konas tiun malaganan muzik-grupon, "Abyss", sed kompreneble mi serĉos iom de ĝi.

    Bondezirojn rilate al viaj ekzamenoj, studenta kunulo! ;-)

    By Blogger Fátima, at 03 febrero, 2006 17:46  

Publicar un comentario en la entrada

<< Home