Kial vi timas min?
Kial vi ne volas, ke mi parolu?
Kiujn vortojn vi timas?
Kial vi ne rigardas min sur miaj okuloj?
Kio estas tio, kion vi timas ene de ili?
Kiam vi teksis tian vindaĵon
por silentigu mian buŝon,
por blindigu min?
Kial vi desegnis tian krucon sur mia frunto?
Kial vi deziras silenton por mi?
Kion mi faris?
Kion mi diris?
Kion mi sentis?
Kio estas tio, kion vi tiom timas en mi?
Ĉu miaj paroloj, miaj pensoj, miaj sentoj?
Mia vivo estas mia,
nek via, nek de alia, de iu alia.
Mia menso estas mia,
mia korpo estas mia.
Rigardu al mi sur miaj okuloj.
Aŭskultu miajn vortojn.
Kial vi timas min?
Mi ne pardonpetos vin pro esti virino,
pro pensi libere, pro vivi libere.
Sed ne timu
pro ke mi malfermis miajn okulojn.
Ne timu, mi petas,
pro ke mia animo estas libera...
ĉar ĉiam ĝi estis, sed vi blindas.
Kiujn vortojn vi timas?
Kial vi ne rigardas min sur miaj okuloj?
Kio estas tio, kion vi timas ene de ili?
Kiam vi teksis tian vindaĵon
por silentigu mian buŝon,
por blindigu min?
Kial vi desegnis tian krucon sur mia frunto?
Kial vi deziras silenton por mi?
Kion mi faris?
Kion mi diris?
Kion mi sentis?
Kio estas tio, kion vi tiom timas en mi?
Ĉu miaj paroloj, miaj pensoj, miaj sentoj?
Mia vivo estas mia,
nek via, nek de alia, de iu alia.
Mia menso estas mia,
mia korpo estas mia.
Rigardu al mi sur miaj okuloj.
Aŭskultu miajn vortojn.
Kial vi timas min?
Mi ne pardonpetos vin pro esti virino,
pro pensi libere, pro vivi libere.
Sed ne timu
pro ke mi malfermis miajn okulojn.
Ne timu, mi petas,
pro ke mia animo estas libera...
ĉar ĉiam ĝi estis, sed vi blindas.

Bildo pentrita de John William Waterhouse (1849-1917), angla-itala pentristo











9 Comments:
Karega Fatima!
Unu fojo pli, vi aldonas belegan paĝon ... Ĉu vi mem skribis tiun poemon ?
.. aŭ kiu estas ĝia verkist(in)o ?
Mi tre ĝojas renkonti vin en via ĝardeno, precipe dum tiu "malbona" sezono (vi komprenas tion kion mi signifas, ĉu ne?)
... "ne timu, mi petas : mia animo estas (aŭkaŭ) libera"
sed mi bone scias, ke vi NE estas blinda, ĉar vi vidas mirinde per via bona koro!
Via amikeco estas vera trezoro!
By
Mike59, at 21 febrero, 2006 11:26
Tre bela poemo. Kara Fàtima ne pensu ke mi ne legas viajn blogajxojn sed cxar mi ne havas abundan alireblecon al la interreto mi malpli povas komenti. Cetere viaj skribajxoj ne bezonas al komento. Ili estas en si mem suficxaj!
By
becxjo, at 22 febrero, 2006 18:25
Multe dankon pro viaj vortoj, kara Beĉjo. Mi tute komprenas vian malfacilaĵon por konektiĝi interrete kaj do por komenti ĉi tie ;-) Sed mi kutimas viziti vian blogon, atendante novan blogaĵon de vi :-)
Aliaflanke, mia kara Miŝel el norda Francio, ankaŭ al vi mi dankas pro via komento. Jes, mi verkis ĝin, kvankam tio ne meritas la nomon de "poemo", eble nur de "skribita penso" ;-)
Vi demandis al mi pri tiu, al kiu mi parolas. Nu, mi parolas al ĉiuj tiuj, kiuj kredas ke la virinoj estas subestaĵoj. Ili pensas tion, ĉar ili blindas, ĉar ili timas...
Vi mem, Miŝel, skribis sur alia komento, la jenan: "Ĉu ni, viroj, tiom timas virinojn?" :-) Tiu frazo multe kortuŝis min dum tia situacio kaj mi volis uzi ion similan ĉi tie :-) Mi esperas, ke via ideo ne havu kopirajton ;-P
Dankon kaj kisetojn
By
Fátima, at 22 febrero, 2006 19:28
Karega amikino mia!!!
Mi dankegas vin, Fatima, pro via afabla komento : mi estas tre kortuŝita pro via referenco al mia frazo!!!
... sed via poemo meritas tion nomon, kaj mi nur skribis evidentan dedukton el la situacio de multaj virinoj.
Vi tre pravas rebeli kontraŭ via neegaleco en nia mondo!
Virinoj devus esti multe pli respektataj, ĉar ili donas la vivon kiam viroj masakras unu la alian...
Kiuj vere estas subestaĵoj ?
La monstroj kiuj uzas violenton, ĉar ili ne nur mankas inteligentecon sed ne ankaŭ meritas la nomon de "bestoj".
Mi tre ŝatas frazon el la kanzono de Jean Ferrat:
"La Femme est l'avenir de l'Homme."
= La Virino estas la estonco de la Viro (aŭ de la Homeco, ĉar en la franca estas eble kompreni du sencojn).
Mi kore dankas vin pro nia nova renkonto en via mirinda ĝardeno ...
Estas ĉiam tiel feliĉa momento retrovi nian etan poetinon !!!
Bonan kuraĝon por viaj studadoj!!!
By
Mike59, at 22 febrero, 2006 23:05
la poemo allogis min. tial mi legis ĝin ĝis la fino. mi malofte legas poemojn. dankon!
By
karamudini, at 25 febrero, 2006 10:26
Via poema estis rava! Ĝi estas videble ke vi skribis emocie. Multa emocio efektive. Daŭru la mirindajn skribadojn!
Ant
http://www.pastorant.com
By
PastorAnt, at 27 febrero, 2006 09:27
Mi samopinias kun viaj aliaj legantoj, karega amikino Fatima!!!
... kiel mi delonge diras, vi estas la eta poetino de la reto!!!
Vi ne nur bonege vidas per via orkoro, sed vi ankaŭ belege skribas per via orkoro !
Kiel plezuro malkovri tiom da talentoj!!!
Vi estas finfarita artistino !!!
...sed ni ne devus ĝeni vin kiam vi laboras : mi ankoraŭ deziras al vi bonan kuraĝon kaj multan sukceson en viaj studadoj!!!
Ĝis baldaŭ, kiam vi promenos denove en via mirinda Ĝardeno aŭ en via Haveno!!!
By
Mike59, at 27 febrero, 2006 23:21
Belega poezio :~~ Ĉu estis vi kiu tradukis la originalan al Esperanto?
By
Bruno, at 06 abril, 2006 21:36
Saluton, Bruno!
Unue mi dankas al vi pro via vizito kaj kompreneble pro via afabla komento.
Rilate al via demando, mi ne tradukis ĝin, ĉar mi ĝin verkis originale esperante ;-)
Amike
By
Fátima, at 07 abril, 2006 23:19
Publicar un comentario en la entrada
<< Home