La sekreta ĝardeno

sábado, enero 28, 2006

Murdo en Ronda




Hieraŭ vespere 26-jaraĝa knabino sidas en kafejo kun amikino, apud tiu parko, kiun mi fotis iam pasint-jare kaj kiu estas la plej granda kaj famkonata de Ronda. Ŝi atendis ĝustan horon por eniri en sian laborlokon.
Subite ŝia ekskoramiko, 32-jaraĝa policano, kiun ŝi forlasis antaŭ tri monatoj, aperis en la kafejo kaj petis ŝin ke eliru al strato kun li por trankvile babili. Ŝi neis kaj ambaŭ disputis perforte.
Finfine ŝi akompanis al li ĝis lia veturilo por finigi diskuton fore de strangaj oreloj. Kaj tiam li pafis dufoje sur ŝi. Poste li eliris el la veturilo, sed revenis por pafi ŝin kvarfoje plu antaŭ mortpafis sin mem.
La plej malnova amiko de mia frato staris sur tiu strato, do li aŭdis la pafojn kaj, kiam li tornis sin, ankaŭ povis vidi... Li konis ŝin, ankaŭ mia frato... Kaj ankaŭ mi...
Ŝi loĝis en apuda strato, trans la katolika preĝejo de mia kvartalo, sed ni ne povos vidi ŝin plu surstrate...





Eble la legantoj de miaj e-blogoj jam rimarkis ke min plaĉas trovi kantaĵojn por ĉiu okazo. Nu, ĉi-foje mi memoras tiun verkitan de Sergio Contreras, kiu diras: “Ĉu vi ĝuis tion, patrinfikulo? Pardonon pro tia esprimo...”
Mi nur esperas ke, se vere ekzistas Ĉielo kaj Infero, tia viraĉo konsumiĝu per ĉiama fajro.

2 Comments:

  • Se mi povus preni iujn de tiuj patrifikuloj, mi traĉus siajn kojonojn.

    Kaj nia justico ne estas sufiĉe bona por puni sin.

    Jen la hispania stilvivo...

    By Blogger Reset Reboot, at 28 enero, 2006 20:11  

  • Mi samopinias.
    La hispana justeco ne kontribuos solvi tian gravan problemon, kiu ĉiutage rompas korpon kaj animon de multaj virinoj.
    Dankon pro via komento :-)

    By Blogger Fátima, at 28 enero, 2006 20:45  

Publicar un comentario en la entrada

<< Home