Ekzamenoj
Finfine mi komencis miajn ekzamenojn pri Socia Laborado la pasintan 23-an de januaro. Ĝis nun mi nur scias certe ke mi sukcese trapasis tiun, kiu temis pri Baza Psikologio.
Ĉi-semajnojn mi trinkas kafon ĉiumatene, kies gustumon mi vere malŝatas, por ne ekdormi dum mi studas kaj fali sur la folioj de la libroj, inter literoj kaj datoj...
Ĉi-semajnojn mi trinkas kafon ĉiumatene, kies gustumon mi vere malŝatas, por ne ekdormi dum mi studas kaj fali sur la folioj de la libroj, inter literoj kaj datoj...

Ronda ne estas sufiĉe granda urbo por havi propran universitaton, kvankam ĝi estas la ĉefurbo de la samnomata montaro... Bone, mi ne protestos rilate al tio, ĉar se mi farus male la amato de mia plej intima kaj kara amikino, Inma, dirus al mi denove: "Vi estas protestema!"...
Do mi ne protestos, kvankam la loĝantoj de la rondana montaro, kiuj studas pere de la nacia universitato en distanco (kiel mi mem), ne povas fari siajn ekzamenojn ĉe propra domo de la universitato en Ronda. Kompreneble ni devas veturi ĉiutage dum preskaŭ du horoj je veturado por trapasi niajn ekzamenojn en Malago kaj poste reveni hejmen por plue studi.
Sed, atentu! Mi ne protestis!
Do mi ne protestos, kvankam la loĝantoj de la rondana montaro, kiuj studas pere de la nacia universitato en distanco (kiel mi mem), ne povas fari siajn ekzamenojn ĉe propra domo de la universitato en Ronda. Kompreneble ni devas veturi ĉiutage dum preskaŭ du horoj je veturado por trapasi niajn ekzamenojn en Malago kaj poste reveni hejmen por plue studi.
Sed, atentu! Mi ne protestis!
Mi ne havas kondukpermesilon,
do mi veturas per buso kiel tiu surfote
do mi veturas per buso kiel tiu surfote
Etiquetas: travivaĵoj










4 Comments:
Bonan Tagon! Estas agrable renkonti vin.
Mi loĝas en Usono en la Urbego de Nova Jorko (la ciudad de Nueva York).
Mi parolas angla, esperanto kaj hispana. Ĉu vi parolas kataluna ankaŭ?
Kiujn lingvojn vi parolas krom esperanto kaj hispana?(Mi supozas vi parolas hispanan!)
Mia blogo estas ĉi tie:
pastorant.blogspot.com (aŭ http://www.pastorannt.com)
Pardonu, mi devas foriri nun.
B.V. respondu al mi.
Ĝis revido.
pastorant
By
PastorAnt, at 29 enero, 2006 04:11
Saluton!
Dankon pro via vizito kaj pro montri al mi la retadreson de via e-blogo.
Jes, mi parolas hispanan, fakte hispanan dialekton de la suda regiono, "la andaluza". Mi naskiĝis kaj loĝas en Andaluzio, en la sudo de Hispanio, do kompreneble mi ne parolas katalunan, ĉar ĝi estas parolata en norda regiono.
Krom tio, mi ne tute regas aliajn lingvojn, mi nur scipovas iom da angla kaj da franca. Kaj mi povas kompreni iomete da rumana kaj da japana. Mi devas lerni pli!
Ĝis baldaŭ!
By
Fátima, at 29 enero, 2006 12:39
Nu, mi povas diri, ke la diferenco inter la tiel nomataj "normalaj" universitatoj (t.e. cheestantaj) kaj la per-distanca universitato, estas tre granda sed chiam favore al UNED (Hispana Per-Distanca Universitato). Mi studis en ambau tipoj de universitato, en tiu de Kordovo kaj en la UNED kaj mi devas diri, ke l´UNED estas vera universitato kaj ke, kurioze, la distanco (ne fizika sed mensa) inter la gelernantoj kaj l´UNED estas tre malgranda. Mi shategis l´UNED (mi ech daurigas mian studadon tie). Kaj mi chiam konsilas al miaj geamikoj, se oni deziras studi universitate faru tion che vera universitato, do en l´UNED.
Amike,
José María Rodríguez
By
Chema, at 30 enero, 2006 19:35
Kara Chema,
multe dankon pro via komento kaj kompreneble pro via vizito.
Multe plaĉis al mi viaj favoraj vortoj pri la per-distanca universitato kaj mi esperas ke via studado sukcesu.
Amike,
Fátima
By
Fátima, at 01 febrero, 2006 14:57
Publicar un comentario en la entrada
<< Home