La sekreta ĝardeno

sábado, enero 14, 2006

E-kurso en Ronda!

La ĉi-malsupra fotaĵo montras reklamilon, kiu anoncas la baldaŭan komencon de esperanto-kurso en Ronda la venontan 14-an de februaro. Ĝi estos la unua e-kurso ĉi tie!





Por organizi ĝin mi parolis eĉ kun urbkonsilanto de la rondana komunumo kaj finfine mi povos instrui esperanton dum tute oficiala kurso pere de metodo sendita al mi far la Andaluza Esperanto-Unuiĝo kaj apogita de la propra Delegitaro de Junularo de Ronda.






Kaj jen unu el la libraj ekzempleroj, kiujn la tre malavara kaj helpema Andaluza Esperanto-Unuiĝo sendis al mi por distribui ilin dum la e-kurso inter la gelernantoj. Ĝi estas esperanta versio pri unu el la juveloj de la andaluza literaturo: “Bodas de sangre” (“Sanga nupto”), dramo verkita je 1933 de Federico García Lorca, la universala poeto.
Kompreneble mi tuj legis ĝin kaj la tradukado multe plaĉis kaj kortuŝis min pro ĝia beleco. Elhispanigita de Miguel Fernández por la Andaluza Esperanto-Unuiĝo kaj la Hispana Esperanto-Federacio.


Etiquetas: ,

3 Comments:

  • Mia karega amikino Fatima!

    Mi kore gratulas vin pro via decido instrui Esperanton !!!!
    Mi deziras al vi sukceson en viaj kursoj... Mi tre volonte ĉeestus sed bedaŭrinde, Ronda estas tiom for de la norda Francio ! :-(
    Vi estos certe mirinda instruistino!
    Ekzistas Eo-klubon en Dunkerque, sed ne en mia urbeto ...
    Mi pensos pri vi la 14-an de februaro !!! (Sankta Valentino tago...)
    Kiam mia Eo estos pli bone, mi ankaŭ tre ĝoje instruus ĝin !!!

    Tre amike el Francio,
    Via Miŝel

    By Anonymous Mike59, at 14 enero, 2006 23:56  

  • Multe dankon pro viaj bondeziroj, kara Miŝel!
    Eble iam vi povos viziti Ronda-n por praktiki vian Eo-n kun la gelernantoj de ĉi tiu e-kurso kaj kompreneble kun ilia instruistino ;-)

    Amike,
    Fátima

    By Blogger Fátima, at 15 enero, 2006 01:13  

  • Kian sxancon havos la gelernontoj!:-)

    By Blogger perr0verde, at 16 enero, 2006 16:39  

Publicar un comentario en la entrada

<< Home