La sekreta ĝardeno

domingo, enero 01, 2006

Bondezirojn por la nova jaro

Mi deziras al tiuj legantoj de tiu ĉi e-blogo kaj al ĉiuj esperantistoj feliĉon, amon, bonsanon, sukcesojn kaj multajn belajn aĵojn dum la nova jaro.




"Zaragozana kalendaro",
kiu estis fondata de Mariano Castillo y Ocsiero,
hispana astronomiisto, je la jaro 1840.


2 Comments:

  • Mia karega poetino kaj amikino,

    Post longa foresto,mi tre ĝoje retrovis viajn mirindajn blogojn.
    Ankaŭ mi deziras al vi la plej bonan jaron por vi kaj via tuta familio, ĉefe bonsanon kaj meritan sukceson en viaj studadoj.

    Mi tre ŝatas vidi la tre kolorajn fotojn el via Kristnasko en Hispanio; dankegon pro via afablega invitado en via domo!..

    Mi tute komprenas vin, kiam vi parolas pri tre bonaj dolĉaj desertoj!.. Mi memoras pri mia vaska amikino Begoña, kiam ŝi donacis al mi "turrones" (delicaj) ... antaŭ pli ol 35 jaroj!.

    Multan dankon ĉar viaj blogoj plenigas mian koron de belegaj rememoroj!

    Mi sentas min tre kortuŝita kiam mi alvenas en via Haveno aŭ promenas en via Sekreta Ĝardeno ...

    Bondezirojn por la nova jaro al vi, Fatima, la anĝelino de la reto, kaj bondezirojn al ĉiuj esperantistoj!

    El norda Francio,
    Miŝel

    By Anonymous Mike59, at 04 enero, 2006 00:37  

  • Mia karega amiko, Miŝel,

    multe dankon pro viaj tre afablaj bondeziroj por la nova jaro, kompreneble mi deziras same por vi kaj por via bela familio.
    Mi sincere ekĝojas pro vidi vin denove ĉe la ĝardeno, ĉar certe mi sopiris viajn komentojn dum via foresto. Mi esperas ke vi feliĉe pasis la Kristnaskon kun viaj karuloj.

    Amike,
    Fátima

    By Blogger Fátima, at 07 enero, 2006 19:48  

Publicar un comentario en la entrada

<< Home