La sekreta ĝardeno

miércoles, diciembre 07, 2005

La malpermesata danco

Ĉu vi memoras la lambadon? Ĉu tiu brazildevena danco atingis vian landon?
Dum la komenco de la naŭa jardeko de la pasinta jarcento tia danco estis en modo en Hispanio per la sukceso de ununura kanzono. Fakte la hispanoj kutime kredas ke “La Lambada” estas simple tiu kanzono, ili ne scias ke tio estas danca stilo. Ĝi estis ludata de la pariza muzik-grupo, Kaoma, fondita de brazilaj enmigrintoj.





Tiam mi estis infanino, do mi neniam dancis ĝin. Sed mi povis vidi per la televido la brazilajn dancistojn, kiuj multe skandalis la hispanojn per la mallongaj jupoj de la virinoj kaj per tia maniero kiel la junulinoj tuŝis la korpon de la viroj dancante.
Mia patrino ne volis ke mi spekti tian dancadon, ĉar, kiam la belulinoj turniĝis, ŝiaj etaj jupoj leviĝis kaj ili montris siajn tangaojn. La problemo estis la jena: ni ankoraŭ ne konis tiun subvestaĵon, do ni kredis ke ili ne vestis kalsonon.
Sed subite la kanzono de Kaoma silentiĝis kaj ni forgesis tiun dancan stilon.





Iam dum amika kunveno mi serĉis inter malnovaj kanzonoj kaj surprize mi trovis la lambadon de Kaoma. Kompreneble mi tuj demandis: “Kiu volas danci kun mi?”, sed la knaboj rigardis min kiel se mi freneziĝus kaj iu el ili diris: “Ĉu la lambado? Tio estas malpermesata danco.” Mi respondis: “De kiu malpermesata?”.
Do mi prenis la manojn de unu el miaj amikoj dirante: “Mi montris al vi la bazajn paŝojn de la danco, ĉu?”. Li kapjesis, sed kiam mi diris: “Malkunigu viajn gambojn por ke mi povu meti unu el la miaj inter ili...”, li ruĝiĝis kaj ne volis sekvi miajn konsilojn.
“Ĉu neniu kuraĝas danci kun mi?”, mi demandis, sed miaj amikinoj ankaŭ hontis pri tiu ideo. Finfine mi devigis unu el miaj amikinoj stari antaŭ mi kaj mi provis instrui al ŝi kelkan dancajn paŝojn. Ŝi permesis al mi, kvankam ankaŭ hontis.
Ĉu la hispanaj junuloj hontas aŭ ĉu ili ankoraŭ timas ke virino regu la dancon?





Mi ne estas brazila dancistino, do por kurbigi tielmaniere mian dorson mi devas apogi unu el miaj gamboj sur la kokso de tiu, kiu dancas kun mi. Sed... kial la junuloj timus pri tio?


5 Comments:

  • Mi memoras la epokon de lambado... ahhh! Mi tiam estis juna kaj ludadis en rokbando kiu havis du brazilajn muzikistojn. Mi bone memoras, ke ni komentis pri tiu nova danco-modo.

    Tamen mi ne memoras iun ajn skandalon. Ja ĝi estas iom provoka danco, sed tiuepoke (kaj nun, kaj antaŭe...) eblis danci pli-malpli maldece sen neceso de lambado. Poste venis unu aŭ du filmoj kie ĉefroluloj dancadis lambadon, kiuj ja estis iomete skandalaj.

    Mi volonte akceptus lekcionojn de lambado el vi, eĉ konsiderante ke mi jam kaduketas ("carroza", vi komprenas, ĉu?) kaj ke mi estas terura dancisto. Sed certe mi ne estus tiel ansera kiel viaj amikoj, kiuj preterpasis tiun nekredeblan ŝancon gambumi sian amikinon... ;-)

    By Blogger Manolo, at 07 diciembre, 2005 23:58  

  • Ho, eble mi ne devis diri "hispanoj"-n, kiam mi parolis pri tiu skandalo rilate al la mallongaj jupoj de la junulinoj... Verŝajne mi devis diri andaluzojn aŭ eĉ nure rondanojn, ĉar mi neniam loĝis alialoke.
    Sed mi vere memoras ke mia patrino ne permesis al mi spekti tiun dancon kiam la dancistoj aperis sur la televido, ĉar ŝi malŝatis tiujn vestaĵojn, kiujn la knabinoj montris. Eble mi ankaŭ devas diri ke mia patrino ne uzis pantalonon kiam mi estis infanino, ĉar ŝi pensis ke tio ne estas konvena por virinoj. "La profunda Hispanio", vi komprenas, ĉu? ;-)
    Pri miaj amikoj... mi opinias ke ili timas virinon, kiu volas regi ;-P

    Amike,
    Fátima

    By Blogger Fátima, at 08 diciembre, 2005 00:46  

  • Karaj,

    kiel germano mi devas diri, ke en Germanio Lambada tute ne havas iun guston de skandala danco, tute ne, ni ĉiuj simple ĝuas tiun vivoĝojan dancon kaj ĝojas, ke homoj povas esti tiel temperamentoplenaj. Eble pro tio, ke mi estas orient-germano, do ni estas preskaŭ ĉiuj sen religio, sen iuj severaj moroj, piulinoj estas ĉe ni granda escepto kaj tute ne havas iun potencon aŭ influon. Estas tiuj, kiuj ne kaptis viron aŭ vivas en iu kristana oldulhejmo. Lambada estas por mi eĉ tre estetika danco, kompreneble erotika, sed kial ne? Mi mem ne tre bone dancas...sed volonte rigardas la spektaklon...Kiam Lambada en Eŭropo estis en modo, oni ludis ĝin ofte, nun ĝi estas iom forgesita, sed ĉe ĉiu karnavalo ĝi denove plezurigas inojn kaj virojn. Tio esta foje io alia ol la enuiga fokstroto, kiu vere estas nur ridinda trodado:)dekstren. Sed en ordo, ni ja ne estas Latin-amerikanoj, ni germanoj estas konataj por certa rigideco, tamen mi pensas, ke tiurilate multo ŝanĝiĝis. En Germanio oni dancas Lambadon sen iuj moralaj pripensoj. Do ŝajne ni ne plu vivas post la Luno, ĉu? (En Germanio esprimo por provinceco.)
    Lamabada esta genia ankaŭ pro tio, ke la melodio ests nerezistebla, tuj se oni auxdas la vorton oni havas la melodion en la kapo. La asocioĉeno estas tiu: Lambada, Brazilo, vivoĝojo... erotiko, iel tiel...

    Ĝis alia fojo!
    Cez!

    By Blogger Schorsch/Cezar, at 08 diciembre, 2005 21:30  

  • Eble viaj amikoj nur timis la efekton de la lambado. Post tia danco kun vi, la "eta membro" kompreneble iĝus embaraso.

    By Blogger Riĉjo, at 15 diciembre, 2005 10:26  

  • En Brazilo, lambado estas folklora internlanda danco sen granda intereso. Nur meznordaj kamparanoj dancis gxin. Mi memoras tiun tempon de "franca lambado", kiel ni nomas tion cxi tie en Brazilo. Al ni estis nur komerca misuzo de tradicia danco, kiel ofta okazas. "Franca lambado" estis tro, tro multe enua.
    Alie, dancado en Brazilo tre malofte havas erotikan signifon, kaj ofte virinoj dancas nudaj, ecx en televido je tagmezo. Tio estas deca en komenco de la jaro antaux la kvaresmo.
    Brazilaj dancistoj de lambado, tradicia, aux "franca" neniam pensus pri erotikon, sekson aux amoro dum dancas.
    Alie, estas ridinda en Brazilo ke plenkreskaj virinoj uzas kalzonojn.

    By Blogger Roberto, at 14 enero, 2008 17:49  

Publicar un comentario en la entrada

<< Home