La sekreta ĝardeno

jueves, diciembre 08, 2005

La Ĉiela Paradizo

La pasintan lundon matene mortiĝis la patro de junulo tre konata de mi, preskaŭ amiko, post subita kaj fulma cerba infarkto. Dum tiaj situacioj min plaĉus sekvi iun el tiuj organizitaj religioj por kredi je belega kaj paca Paradizo, je justa kaj amema dio. Tiumaniere mi povus provi trovi en tiuj silentaj preĝejoj lumigataj de flavaj kandeloj la respondojn pri multaj strangaj demandoj... Kie troviĝas tiu homo nune? Ĉu sukcesos preĝoj kaj mesoj laŭ la katolika kredo por lia ĉiama animo kaj por la dia pardono pri liaj teraj pekoj?




Sed mi ne scias pri tio, kion mi povus kredi.
Ĉar ne ekzistas vojo, oni faras vojon paŝante...

Etiquetas:

4 Comments:

  • Kara,

    tre impresa foto, kiun vi elektis por montri la paradizon. Heine diris moke, ke oni traslasu la ĉielon al la paseroj, nu, ankaŭ tio estas vidpunkto.

    Sur postxkarto mi legis, ke la vojo estas la celo. Tre prudenta, cxu? Kial ni tiom ofte okupiĝas pri la estonteco? Ĉar ni ne eltenas la estantecon?
    La eklezia opinio, ke oni trovos iun rekompencon en la ĉielo, mi rigardas kiel ruzan trukon. Tiel oni volas nur deteni nin, ke ni okupiĝu pri ni mem, pri la nuno, pri la maljustecoj de la socio. Kiu atendas je glora estonteco, estas cxiam la stultulo en la fia ludo. Tre strange, ke ĝuste la papo kaj la episkopoj kaj sinjoroj pastoroj en la evangelia eklezio... vivas pli bone ol siaj "ŝafoj", kiuj venas al ili, ĉu ili eble same kiel mi misfidas pri la glora vivo en la ĉielo:))))??? Kaj tial atentas, por ke ili ricevu ĉiam la plej grandan parton de la kuko? Pri tiu hipokriteco mi ĉiam miris. La majstro iris en sandaloj tra la mondo nur kun tio, kion li havis ĉe si, kaj ili???? Ili estas nur tiam kontentaj, se ĉio ĉirkaŭ ili brilas de oro:)... Ĉu Jesuo nun trovus lokon en preĝejo? Mi pensas, ke denove ne, ili denove forpelus lin, kaj iu kamparano en iu vilaĝeto malfermus fine la pordon al stalo, kie blekas bovoj kaj gruntas porkoj. Jen mia konvinko.

    Amike, Cez!

    PS: Pri via morta amiko, li vivas tiom longe, kiom iu pensas pri li.

    PSS: Bedaŭrinde pagano kaj ne-kristano, sed adoranto de la sandalulo Jesuo:), kiu bezonis nur dekdu adeptojn por ŝanĝi la mondon. Sen iu sangoverŝado kaj eĉ sen pafo el fusilo aux el kanono... Ĉu tio ne esta pripensiga kaj aktuala?

    By Blogger Schorsch/Cezar, at 08 diciembre, 2005 11:51  

  • Kara,

    Heine diris, ke oni translasu la ĉielon al la paseroj...


    Kore, Cez!

    PS: Estas vere ĝene, ke oni ne povas korekti la komentojn...sed oni povas havi ne ĉion por nenio, ĉu?

    By Blogger Schorsch/Cezar, at 08 diciembre, 2005 21:03  

  • Kara Cez,

    dankon pro via komento. Mi tute samopinias kiel vi :-)

    Amike,
    Fátima

    By Blogger Fátima, at 13 diciembre, 2005 16:53  

  • Karega Fatima,

    Via paradiza bildo estas tiel belega, ke ĝi estas nun mia ekranbildo...
    Mi bedaŭrindas multe pro via doloro, Fatima ...
    Ankaŭ mi dezirus kredi ... sed mi ne povas plu ...
    Ni estas nur pasantoj sur la Tero, laŭ mi... "polvo en la vento"...

    (sed ... "la vida es un encanto")

    Mi brakumas vin tre amike,
    Miŝel

    By Anonymous Mike59, at 14 diciembre, 2005 01:13  

Publicar un comentario en la entrada

<< Home