La sekreta ĝardeno

jueves, diciembre 29, 2005

Dum la nova jaro mi volas...

Je la lasta nokto de la jaro laŭ la kristana kalendaro, antaŭ la meznokto, oni kutimas promesi celojn por plenumi dum la venonta jaro, kiuj plibonigos sin iumaniere.
Jen kelkaj el miaj celoj por la nova jaro:



-Lerni kuiri iom... Tio estos tre grava kiam mi vivos fore de mia patrino.
-Esti pli afabla kun tiuj junuloj, kiuj provus amindumi min.
-Ne koleri kontraŭ tiu, kiu flatus min antaŭ ekkoni mian personon.
-Kombi mian longan hararon ĉiutage, kvankam iu dirus: “Ĉu vi ne kombis vin hodiaŭ? Mi tute ne rimarkis tion!”.
-Ne forgesi miajn geamikojn... nek iliajn naskiĝtagojn.
-Ne permesi al unu el miaj amikinoj renkontiĝi kun mi kiam ŝi malgajas kaj forgesi min dum la ĝojoj.
-Montri mian amon al mia patro pli ofte.
-Ne paroli al mia patrino pri miaj religiaj ideoj, kiuj maltrankviligas ŝin. Tio estos tre, tre, tre malfacila.
-Ne kredi, ke mi konas la respondon por ĉiu demando de la Homaro. Se iu ne pensas same kiel mi, tio ne signifas ke li malpravas, sed ke lia opinio estas malsama.
-Zorgi pri mia korpo, kiun mi ĉiam forgesas. Ekzemple sportumi anstataŭ resti antaŭ la komputilo aŭ manĝi sanigajn manĝaĵojn anstataŭ dolĉaĵojn.
-Lasu mian fierecon pri Andaluzio kaj memori, ke ĉiu loko en la mondo estas bela iumaniere.
-Ne forgesi Andaluzio-n, ĝian kulturon, ĝian popolon, nek ĝiajn problemojn.
-Skribi multe, ĉar verkaĵo estas iom da inspiro kaj multo da laboro.
-Lerni kaj instrui.
-Serĉi ekvilibron inter mia koro kaj mia menso.
-Fortikigi la fundamenton de mia animo por ke ĝi iutage estu bela kaj saĝa.