La sekreta ĝardeno

sábado, noviembre 19, 2005

Ĉu virino reĝos la hispanan reĝlandon?

Mi havas historian memoron.
Eble tial mi profunde respektas la aktualan reĝon de Hispanio, Juan Carlos I de Borbón, kvankam mia politika pensmaniero estas respublikana. Nu, mi opinias ke la rolo kiel reĝo de Don Juan Carlos I estis tre grava dum la transiro de la diktatora reĝimo de Franko ĝis la demokrata sistemo. Sed mia opinio ankaŭ estas ke nuntempe la monarĥio estas arkaika kaj senutila por parlamenta reĝimo.



Kronado de Don Juan Carlos I dum la 22-a de novembro de 1975



Malgraŭ ke la Leĝo pri la Posteŭlo en la Ĉefeco de Ŝtato (1947) diris ke la Ŝtato fariĝis Reĝlando, Fransisko Franko, kiel “savanto de la patrujo” ne volis redoni la monarĥion post venki la laŭleĝan Respublikon dum la Hispana Enlanda Milito (1936-1939).
La 21-a de julio de 1969 la faŝista diktatoro, generalo Franko, nomis finfine al Johano Karlo sia posteulo rilate al la Ĉefeco de Ŝtato per la titolo de Reĝo de Hispanio, tielmaniere la ŝtato fariĝis reĝlando denove.
Sed la juna Johano Karlo devis atendi ĝis la 22-a de novembro de 1975 por esti kronata kiel Reĝo de Hispanio, post la morto de la malsana diktatoro antaŭ du tagoj, je la 20-a de novembro.

La figuro de la reĝo en Hispanio estas ankoraŭ tre valorata, tial mi kredas ke mi ne povos vidi iam la abolicion de la monarĥio. La pasinta 31-a de oktobro (la lasta tago de la jaro laŭ la pagana kalendaro), naskiĝis la unua filino de la geprincoj, kiu estas la dua membro en la krona heredo, malantaŭ sia propra patro, kaj la sepa avino de la gereĝoj. Se la geprincoj ne havus filon, ŝi povus reĝi iutage la reĝlandon. Nekomprenebla laŭ mi...





Sur la ĉi-supra fotaĵo vi povas vidi la estontajn reĝojn de Hispanio dum sia religia edziĝo je la 22-a de majo de 2004. Li, Felipe de Borbón, estas la aktuala princo kaj ŝi, Letizia Ortiz, kiu antaŭe estis televida ĵurnalisto, estas nune la princino kaj la ĵusa patrino de tiu bebino, kiu eble reĝos la hispanan reĝlandon.


Etiquetas:

6 Comments:

  • Cxu vi scias ke en Maroko oni kisas la manon de la regxo? Mi memoras ke la jam mortinta regxo Hasan II respondis al demando pri tiu akto, de la franca jxurnalisto kiu publikigis "Memoro de unu regxo" : En la araba kulturo la filo kutimas kisi la manon de la patro. La popolo konsideras min kiel patro.

    Lerta respondo de politikisto. Nu, hispanano iam diris al mi : la regxo de Hispanio meritas pli ke oni kisu lian manon, cxar li estas la kauxzo de la nuna demokracio en Hispanio. Sed oni ne faras. Mi respondis : Vi ne estas arabaj :-D

    By Blogger perr0verde, at 21 noviembre, 2005 15:23  

  • Karega amikino Fatima ...

    Mi estas tre feliĉa,ke la diktaturo malaperis en via belega lando. Same kiel vi, mi tre ŝatas la respublikon, sed la pli grava afero nun estas, ke Hispanio fariĝis vera demokratio kaj ano el la E.U.!

    Koran saluton el norda Francio
    Miŝel

    By Anonymous Mike59, at 24 noviembre, 2005 00:14  

  • Mi almenau dubas pri la rolo de Juan Carlos I cxe la politikaj eventoj de vi komentataj.
    Dum la tiel nomita 'demokrata transiro' mi opinias lin bremso al pli radikalaj sxangxoj, tute eblaj tiuepoke, kaj sxirmilo kiu protektis grave endangxerigitajn sektorojn rekte ligitajn al la frankisma regximo. Ne vane li estis promociata, interalie kaj precipe, de Franco mem, kiu havis specialan intereson pri tio, ke estu Juan Carlos la ontan regxon, al kiu li de antaulonge preparis por tiu posteno. Franco fidis lin plej bona onta bremso kontrau malstabiligaj procedoj. Juan Carlos ne nur murdis sian fraton (tre eble per armilo donacita de Franco), preferata de ties patro kaj do kun pli da sxancoj estonte surtronigxi, sed ankau surtretis sian propran patron, ankau kun pli da rajtoj surtronigxi.
    Vid-al-vide cxi faktojn, restu klare ke se iam virino surtonigxos en Hispanio tio dependos ne nur de sxia vica rajto, sed ankau de la gxenerala politika volo.

    Pedr Sanz

    By Anonymous Pedro Sanz, at 26 noviembre, 2005 08:44  

  • Kara Fátima,
    Via silento en la reto longe dauris! Mi esperas ke vi estas sana kaj plej tuje reskribos cxi tie kaj en nia haveno en Esperantujo. Mi senpacinece atendas legi viajn blogajxojn.

    By Anonymous becxjo, at 30 noviembre, 2005 13:41  

  • Saluton al ĉiuj!

    Mi dankas pro viaj estimataj komentoj kaj mi bedaŭras pro mia longa silento, sed mi intense studas nuntempe por sukcesi la venontajn ekzamenojn, kiuj komencos en januaro.

    Kara perr0verde,
    jes, ni ne estas arabaj, sed ĉiukaze tiu kutimo pri kisi sur la mano de iu, kiun ni respektas, ankaŭ ekzistas en la Katolika Eklezio ;-) Mi ofte kisas la manojn de mia patrino, ĉar ŝi vere meritas tion.
    Mi ne akordas pri tio, ke la kaŭzo de la aktuala hispana demokratio estas la reĝo, kvankam mi komprenas tiun opinion. Mi persone opinias ke Johano Karlo eble nur "proksimiĝis al tiu fajrejo, kiu pli varmigis" ;-)
    La kaŭzo de la aktuala demokrata reĝimo estis la hispana popolo.

    Kara Miŝel,
    vi multe pravas: tio, kio pli gravas, estas la demokratio, kiun atingis Hispanio... Sed mi ne povas forgesi ke, antaŭ la perfida milito, la diktatora reĝimo kaj la kronado de Karlo Johano, Hispanio estis laŭleĝa Respubliko, elektita de la libera popolo.

    Kara Pedro Sanz,
    dankon pro viziti mian blogon kaj pro enmeti vian komenton. Mi tute komprenas vian vidpunkton. Mi opinias ke Franko volis krei marioneton per Johano Karlo por ke liaj ideoj kaj celoj postvivu. Sed tio malsukcesis, ĉar la nova reĝo decidis permesi la ŝanĝojn al la demokratio kaj forgesi kaj pardoni la frankismon por paco. Jes, jes, eble mi tute miskomprenas...

    Kara Beĉjo,
    multe dankon pro via afabla komento :-) Mi tute bonsanas kaj feliĉas, sed bedaŭrinde mia libertempo ne estas sufiĉa por skribi ofte. Sed mi ne forgesis nian belan lingvon, nek nian ĝardenon aŭ nian havenon.

    Amike,
    Fátima

    By Blogger Fátima, at 03 diciembre, 2005 16:45  

  • Kara Fátima,
    Mi ege gxojas ke vi bonsanas. Bonvole atente kaj trankvile studu viajn ekzamenojn cxar via sukceso en studoj estas multege pli grava ol cxio alia (ecx esperanto). Mi deziras sukceson por vi. Bonvole studu kaj laboru kaj sukcesu ...

    By Anonymous becxjo, at 05 diciembre, 2005 11:02  

Publicar un comentario en la entrada

<< Home