La sekreta ĝardeno

jueves, noviembre 10, 2005

Ĉu vi jam "vidis" esperanton?

Ĉu vi jam spektis unu el la programoj de la unua televidkanalo tute esperant-lingve per interreto?
Vi povas trovi ĝin musklakante ĉi tien, sed se vi ankoraŭ ne scias pri kio mi parolas, nu, mi kopiis la jenan informan artikolon el la retpaĝaro de la kanalo:


Unua televidkanalo en Esperanto premieras en interreto

Kiam la entreprenisto Flavio Rebelo, el la urbo São Paulo, Brazilo, diris al la mondo, ke li lanĉos televidkanalon tute en la lingvo Esperanto, liaj konatoj diris al li, ke li freneziĝas. Sed ekde la lasta sabato (la 5-an de novembro), la unua televidkanalo en Esperanto – Internacia Televido (‘Internacia Televido’ [nacilingve]) – estas spektebla de retuzantoj en la tuta mondo.

Internacia Televido estas la unua interreta televido kun tutmonda publiko. La televidkanalo prezentas variajn programojn, uzante la teknologion de radio, televido kaj interreto. Inter la programoj de Internacia Televido estas ĵurnalismo, dokumentarioj, intervjuoj, muziko, kino, ekzotaj kulturoj kaj turismo. En ĝia retejo (http://internacia.tv), eblas havi informojn en pluraj lingvoj pri la televidkanalo kaj pri la lingvo Esperanto.

La televidkanalo en Esperanto estas rezulto de du-jara projekto, farita de brazila entrepreno CIDKON, kiu ankaŭ administras la plej grandan interretan portalon en la lingvo Esperanto – Gxangalo.com (‘ĝangalo’, en Esperanto [‘ĝangalo’ nacilingve]). Kun dekoj da kanaloj, pli ol 100 mil vizitantoj monate kaj pli ol 2 milionoj kaj duono da paĝlegoj [‘pageviews’], Gxangalo.com malfermis em interreto la vojon por profesiaj servoj en la lingvo Esperanto. La portalo estas aktualigita ĉiutage kun noticoj el la tuta mondo, artikoloj, videoj, blogoj, videoludoj, fotoblogoj kaj forumoj, ĉio en la lingvo Esperanto.

Esperanto estas nuntempe lingvo plene disvolviĝinta, kun aktiva komunumo tutmonda, kiu pli kaj pli uzas interreton kiel sian ĉefan komunikilon por amikeco kaj negocoj. Ekzistas sufiĉe granda kvanto da parolantoj de Esperanto en Eŭropo, kaj en landoj tiel malsamaj, kiel Ĉinio, Brazilo, Rusio, Usono, Japanio kaj Irano, inter multaj aliaj. Esperanto estas libere uzata de retuzantoj per programoj kiel ICQ, IRC kaj PalTalk, kaj la retejoj en Esperanto kalkuliĝas je centmiloj.

Inter la parolantoj de Esperanto, estas ofte menciitaj de la internacia gazetaro la Nobel-premiiton pri Ekonomio Reinhard Selten; la tutmonda ĉampionino pri ŝako en 1996 Zsuzsa Polgár; kaj Tivadar Soros, patro de la megainvestanto George Soros. La tutmonde konata itala verkisto Umberto Eco subtenas publike la uzadon de Esperanto kadre de Eŭropa Unio, kaj eĉ verkis libron pri la temo, kun la titlo “Serĉe de la Perfekta Lingvo”.

La entreprenisto Flavio Rebelo, ĉefdirektoro de CIDKON, estas plenfida pri la perspektivoj de siaj negocoj en Esperanto. Kun sia portalo Gxangalo.com, kaj nun kun la televidkanalo, la brazilano diras, ke la respondo de la merkato superis tion, kion li atendis. “Estas merkato por servoj en Esperanto en interreto, kiu konsistas el miloj kaj miloj da homoj el pluraj landoj. Kaj ni ekokupas ĉi tiun niĉon de merkato”.

“Estas la renesanco de Esperanto, kiel internacia lingvo, pere de interreto”, diras Flavio Rebelo, “La lingvo, post pluraj jaroj da stagneco, revenas nun al rapida disvastigado dank’ al miloj kaj miloj da junaj retuzantoj, kiuj lernas ĝin rekte en interreto. Temas preskaŭ pri ‘paralela mondo’, en kiu la tutmondiĝo okazas laŭ persona nivelo. La problemo estis tio, ke estis malfacile por tiuj, kiuj ne konis la lingvon, vidi kia estas ĉi tiu mondo, kiu funkcias en Esperanto. La portalo Gxangalo.com, kaj nun Internacia Televido, la televidkanalo en Esperanto, ŝanĝis ĉion ĉi”.


Do, parolu, aŭskultu kaj nun ankaŭ spektu esperante!

3 Comments:

  • Mia karega amikino Fatima,

    Dankegon pro via informo pri la "Internacia Televido" ... Mi vere tre ĝojas ĉar Esperanto povas nun progresi pli rapide en la tuta mondo !

    Mi ankaŭ gratulas vin pro via granda kaj bonega laboro : viaj du blogoj estas vere mirindaj! Ankaŭ vi helpas je dissendi la belan lingvon ... (mi legas vin ĉiutage kaj mi mem lernas multe dank'al viaj tre belaj tekstoj).

    Mi kore samopinias kiam vi elvokas la grandan rolon de Esperanto en la paco per la amikeco inter homoj de la tuta mondo (mi tre ŝatas la bildon de la du amikoj antaŭ la milito kiu alvenas malproksime).

    By Anonymous Mike59, at 10 noviembre, 2005 22:56  

  • Kara,

    pro via iniciato mi faris similan en mia blogo, bona ideo de vi.

    Amike, Cez!

    By Blogger Schorsch/Cezar, at 12 noviembre, 2005 23:14  

  • Dankon al ambaŭ.

    Kara Miŝel,
    mi multe ĝojas ĉar miaj blogoj helpas vin por lerni iom da la esperant-lingvo.

    Amike,
    Fátima

    By Blogger Fátima, at 14 noviembre, 2005 18:10  

Publicar un comentario en la entrada

<< Home