La sekreta ĝardeno

martes, noviembre 15, 2005

Rondana preĝejo



Sur la ĉi-supra bildo vi povas vidi iom da la fasado de la Monaĥinejo de la Senŝuaj Karmelaninoj en Ronda, suda Hispanio. Tiu estas religia ordo fundita de Sankta Johano de la Kruco (1542-1591) kune kun Sankta Terezo de Avila (1515-1582), hispanaj sanktuloj por la Katolika Eklezio.
Jen du maljunulinoj vizitante la preĝejon por aŭskulti la unuan meson de la tago.


Etiquetas:

4 Comments:

  • Mia karega amikino Fatima !

    Ronda estas certe vizitinda urbo ...
    Mi esperas, ke mi povos iam vidi tiom da beleco ... kaj, eble, renkonti ridetan rondaninan princinon sur la ŝtuparo antaŭ la bela preĝejo ! (lasu min sonĝi!) :-)

    Via rideta franca amiko
    Miŝel

    By Anonymous Mike59, at 15 noviembre, 2005 23:05  

  • Mia kara amiko el norda Francio,

    kompreneble, se vi iam povus viziti Ronda-n, rondanino volonte atendus vin por montri al vi la plej belajn lokojn de la tuta urbo kaj rakonti al vi pri ĝia historio kaj ĝia kulturo :-)

    Amike,
    Fátima

    By Blogger Fátima, at 19 noviembre, 2005 15:59  

  • Ronda:-)

    By Blogger perr0verde, at 21 noviembre, 2005 15:34  

  • La franca amiko kore dankegas la etan rondaninan princinon kaj mirindan poetinon, kiu tre afable respondis kaj akceptis sian sonĝan demandon ... ;-)

    Mi tre ŝatus iam viziti vian sunan landon kaj vian belegan urbon ...

    Koran saluton el la norda Francio, sub la nuboj ... sed kun la suno en la koro ! ;-D

    By Anonymous Mike59, at 24 noviembre, 2005 00:33  

Publicar un comentario en la entrada

<< Home