La vero estas tie ekstere
Eble vi spektis iufoje tiun famkonatan televidserion el Usono, verkita de Chris Carter, kiun ĉefrolulis David Duchovny kaj Gillian Anderson kiel la federaciaj agentoj Fox Mulder kaj Dana Scully. Ĝi nomiĝis “Dosieroj X” (“The X Files” anglalingve”) kaj temis pri la esplorado de sekretaj kazoj rilate al paranormala aktiveco, kiujn la usona registaro silentigis por kaŝi ekzemple la vizitojn kaj ĉeestojn sur la tero de eksterteranoj.

Antaŭ kelkaj semajnoj mia frato, kiu ŝategis tiun televidserion, komencis aĉeti kolektadon pri ĉiuj ĝiaj ĉapitroj, ekde la jaro 1993 ĝis 2002. Mi devas konfesi ke mi neniam antaŭe spektis ĝin, kiam la serio aperis en la hispana televido, sed nuntempe mi plezure spektas ĉiu-dimanĉe du ĉapitrojn tute sole ĉe mia doma salono mallumigita pere de la fermitaj fenestroj. Kaj subite aperas fantomo aŭ eksterterano sur la televidaparato kaj mi kovras miajn okulojn per miaj manoj!

La specialaj agentoj Mulder kaj Scully en "Dosieroj X"
Antaŭ kelkaj semajnoj mia frato, kiu ŝategis tiun televidserion, komencis aĉeti kolektadon pri ĉiuj ĝiaj ĉapitroj, ekde la jaro 1993 ĝis 2002. Mi devas konfesi ke mi neniam antaŭe spektis ĝin, kiam la serio aperis en la hispana televido, sed nuntempe mi plezure spektas ĉiu-dimanĉe du ĉapitrojn tute sole ĉe mia doma salono mallumigita pere de la fermitaj fenestroj. Kaj subite aperas fantomo aŭ eksterterano sur la televidaparato kaj mi kovras miajn okulojn per miaj manoj!

Mi volas kredi...
Ĉu la registaroj kredas je la eksterterana vivo?
Ĉu la eksterteranoj kredas je la teraj homoj?

Ĉu la eksterteranoj kredas je si mem? ;-P
*****
Ekzistas multaj mondoj kaj ili loĝas ĉi tie...
*****
Ekzistas multaj mondoj kaj ili loĝas ĉi tie...
Etiquetas: travivaĵoj










5 Comments:
Kara fátima,
Mi ankau sxatas la tv-serion dosieroj ikso. Tiel sxajnas ke en gxiaj plej lastaj sezonoj cxefaj rolludantoj ne estis specialaj agentoj Mulder kaj Scully sed John Doggett kaj Monica Reyes. Ankau tiel sxajnas ke la serio ne plu dauras.
By
becxjo, at 08 noviembre, 2005 11:55
Saluton, kara Beĉjo!
Jes, mi aŭdis pri tiu afero, kiu temas pri la ŝanĝo de Mulder kaj Scully je aliaj specialaj agentoj, sed mi ankoraŭ spektas la unuan sezonon.
Ĉu vi spektis tiujn ĉapitrojn, kiujn ĉefrolulis la novaj agentoj, Doggett kaj Reyes? Per ŝia hispandevena nomo mi supozas ke Mónica Reyes estis latina.
Mi kredas ke tiuj lastaj ĉapitroj ne aperis en la hispana televido, sed mi ne certas.
Amike,
Fátima
By
Fátima, at 08 noviembre, 2005 20:26
Ankaŭ al mi tre ŝatis tiun bonan serion...
Ĝia temo sonĝigi, ĉu ne?
Sed antaŭ revi pri renkontoj kun eksterteranoj, ni havas tiom da laboro sur la tero mem, kie estas malfacile vivi pace kune...
Mia lando mem vivas nun kun timo; oni ne povas kompreni kial centoj da junuloj semas violenton, brulatencas veturilojn kaj lernejojn, agresas fajrobrigadistojn kaj policistojn...
NB : Fatima, via foto "Mi volas kredi..." ne aperas sur la paĝo, bedaŭrinde...
Mi salutas vin tre kore el norda Francio
Via amiko Miŝel
By
Mike59, at 08 noviembre, 2005 20:48
Kara Fátima vi skribis:
Ĉu vi spektis tiujn ĉapitrojn, kiujn ĉefrolulis la novaj agentoj, Doggett kaj Reyes?
Jes mi iam (en Francio) spektis malmultajn cxapitrojn de tiu nova sezono, sed nun en Svedio oni ne spektigas tiun tv-serion.
By
becxjo, at 09 noviembre, 2005 11:35
Dankon pro respondi, kara Beĉjo, mi scivolis ;-)
Kaj, kara Miŝel, ankaŭ vi ŝatis tiun televidserion, ĉu?
Jes, ĝi temas pri sonĝemaj aferoj, sed tio estas laŭ mi ĝia magio. Ĉar, dum mi spektas ĝiajn ĉapitrojn kaj demandas al mi pri kie la eksterterano kaŝiĝas aŭ kiu estas tiu fantomo, mi ne pripensas malbonajn agojn. Kaj la mondo ŝajnas stranga kaj magia ĝis la fino de la ĉapitro.
Mi provis ŝanĝi tiun bildon, kiu ne aperis.
Salutojn,
Fátima
By
Fátima, at 10 noviembre, 2005 18:04
Publicar un comentario en la entrada
<< Home