La sekreta ĝardeno

jueves, noviembre 10, 2005

La celo de la internacia lingvo



Mi persone opinias ke sur ĉi-supra bildo,
kiun mi trovis iupaĝe de la interreto,
ni povas vidi la plej gravan kaj belan celon de la esperant-lingvo:
la kompreneco inter malsamaj popoloj.

5 Comments:

  • Kara,

    mi "ŝtelis" ĝin por blogero, sed por tio atentigis pri via blogo, ĉu en ordo?

    Amike, Cez!

    By Blogger Schorsch/Cezar, at 14 noviembre, 2005 09:41  

  • Kompreneble ĉio estas en ordo, kara Cez.
    Dankon pro via mencio pri la Sekreta Ĝardeno sur via blogaĵo.

    Amike,
    Fátima

    By Blogger Fátima, at 14 noviembre, 2005 18:08  

  • Kara,

    certe vi jam rimarkis tion, ke mi neniam povas fari ion tute sola, do, mi bezonas ĉiam iun komunecon kun aliaj, tial mi enmetas volonte aferojn de aliaj en mian blogon. Foje oni ankaŭ miskomprenas mian kunagemon. Ĉiu homo estu universo por si mem. Pri tio mi tute ne havas problemon, mi ne volas regi iun.
    Sed min tio inspiras, se iu alia havas bonan blogon, mi ne rigardas aliajn konkurantoj de mi, tute ne. Ankaux viaj blogoj estas por mi inspiro. Mi rigardas viajn blogojn kun respekto kaj intereso. Respekto, ĉar vi estas ankoraŭ tiom juna, kaj kun intereso, ĉar la enhavoj estas tre variaj, parte eĉ tre surprizaj, ekz. tiu lasta pri teksto de Victor Jara, kiun mi ne sciis, kvankam mi konas lin el libroj kaj filmoj jam delonge, en GDR li estis tre konata kantisto. En mia tirkesto por tradukendaĵoj estas la lasta parolado de Allende, tiun mi volis jam delonge traduki, el germana traduko, tion mi nun baldaŭ faros. Ĝi estas tre impresa. Li estis la prezidanto, kiu ekz. zorgis por tio, ke la malriĉaj infanoj ĉiutage ricevu glason da lakto, li batalis kontraŭ la analfabetismo, Pablo Neruda estis unu el liaj ministroj, li estis vera prezidanto de la popolo- kaj tial la kuprobaronoj kaj iliaj helpantoj murdis lin...
    Sed la popolo de Ĉilio pecon post pecon reakiris la potencon, kiun la CIA kaj liaj marioneto-banditoj brutale forprenis de ili. La kondoro la simbolo por libero ree flugas kaj etendajn siajn vastajn flugilojn. Multajn influriĉajn amikojn Pinochet nun ne plu havas... sed kelkajn plu, jes...

    Ĝis revido en blogo!
    Je plia bona kunlaboro!
    Via Cez!

    By Blogger Schorsch/Cezar, at 15 noviembre, 2005 13:36  

  • Kara Cez,

    mi tradukis belegan citaĵon de Salvador Allende (unu el miaj preferaj citaĵoj) en la blogo de la Haveno, mi esperas ke ĝi plaĉos vin.
    Ĉiuj ni bezonas la aliajn, ĉar tiu, kiu ne bezonas iun, estas besto aŭ estas dio... Tio estas citaĵo, mi ne memoras bone al kiu ĝi apartenas, eble ĝin verkis Aristotelo... Mi pardonpetas pro mia malbona memoro :-(

    Salutojn,
    Fátima

    By Blogger Fátima, at 15 noviembre, 2005 20:26  

  • Kara Fatima,

    dankon pro via traduko, vi vere elserĉis la plej emociigajn vortojn el tiu granda parolo de Allende.

    Afable, Cez!

    Via citaĵo estas interesa kaj vera, mi neniam aŭdis ĝin, eble Dostojevskij? Sonas laŭ tiu. Nu, egale... ne gravas, nur la frazo gravas.

    By Blogger Schorsch/Cezar, at 15 noviembre, 2005 21:44  

Publicar un comentario en la entrada

<< Home